\ titolo: Proverbaro Esperanta
\ verkita de L.L. Zamenhof
\ fonto: "Proverbaro Esperanta", Stafeto(La Laguna), 1974.
\ registro: 1993-08-29 far HIROTAKA Masaaki.
\ korekto: 1994-08-15 far YAMASAKI Motohiro.
   1. Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
abel/uj/o ミツバチの巣箱 incit/i[他](刺激して)怒らせる、いらだたせる
amas/o 集積、大量、群れ; 大衆、群衆 spit/i [他]ものともしない 
   2. Afabla vorto pli atingas ol forto.
afabl/a 愛想のよい; ものやわらかな ating/i [他]着く、届く、到達する 
英attain 【自動】達する、到達する
仏atteindre (アタンドル)[他]に達する;傷つける

   3. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
   4. Ag^o maljuna ne estas oportuna.
   5. Ag^o tro matura ne estas plezura.
   6. Akiro kaj perdo rajdas duope.
   7. Akvo bolas, murmuras, sed fine g^i kuras.
   8. Akvo kaj pano servas al sano.
   9. Akvo kura --- akvo pura.
  10. Akvon senmovan kovras putraj^o.
  11. Akvo silenta subfosas la bordon.
  12. Akvo trankvila estas akvo dang^era.
  13. Al amiko nova ne fidu sen provo.
  14. Al bona c^asisto iras mem la besto.
  15. Al c^evalo donacita oni bus^on ne esploras.
  16. Al c^iu besto plac^as g^ia nesto.
  17. Al c^iu frato lian parton.
  18. Al c^iu konvenas, kio al li apartenas.
  19. Al c^iu sanktulo apartan kandelon.
  20. Al c^iu sia propra estas c^arma kaj kara.
  21. Al c^iu sinjoro estu lia honoro.
  22. Al Dio plac^u, sed sur diablon ne krac^u.
  23. Al Dio servu, diablon rezervu.
  24. Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
  25. Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
  26. Al felic^ulo ec^ koko donas ovojn.
  27. Al fis^' kuirita jam akvo ne helpos.
  28. Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
  29. Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
  30. Al hundo bastono --- al hom' leciono.
  31. Aliaj domoj, aliaj homoj.
  32. Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas.
  33. Aliaj tempoj, aliaj moroj.
  34. Alian ne mallau^du, vin mem ne aplau^du.
  35. Alia tempo, aliaj moroj.
  36. Alia urbo, alia moro.
  37. Aliloka c^ielo estas sama c^ielo.
  38. Al kavo senfunda s^topado ne helpas.
  39. Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
  40. Al koro penetro per okula fenestro.
  41. Al kuko kaj kaso c^iam venas amaso.
  42. Al la afero!
  43. Al la bus^o de "oni" neniu povas ordoni.
  44. Al la fis^o ne instruu nag^arton.
  45. Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.
  46. Al la papero ne mankas tolero.
  47. Al li ne mankas defendo kontrau^ ofendo.
  48. Al loko dolora ni manon etendas --- al loko c^arma okulojn ni sendas.
  49. Al malric^ulo infanoj ne mankas.
  50. Al malric^ulo ovo kiel al ric^ulo bovo.
  51. Al malsag^ulo ne helpas admono, nur bastono.
  52. Al mono kaj forto humilig^as la sorto.
  53. Almozoj ne malric^igas.
  54. Almozpetanto sing^ena restas kun sako malplena.
  55. Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
  56. Al porko Dio kornojn ne donas.
  57. Al posedanto de metio mankas nenio.
  58. Alpremi iun al muro.
  59. Al promeso oni ne kredas --- kredu, kiu posedas.
  60. Al protekto kaj forto helpas la sorto.
  61. Al sklavo mon' ne estas savo --- li c^iam restas sklavo.
  62. Altan arbon batas la fulmo.
  63. Al tiu c^io cedas, kiu monon posedas.
  64. Al venko rajto venas, se g^in forto subtenas.
  65. Al vi ne plac^is sitelo, laboru per martelo.
  66. Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
  67. Amaso da fianc^oj, sed la g^usta ne venas.
  68. Amaso da mono kaj titolo de barono.
  69. Ambau^ floroj de samaj valoroj.
  70. Ameno diablon ne forpelas.
  71. Amikeco aparte, afero aparte.
  72. Amikeco aparte, ofico aparte.
  73. Amiko de amiko estas ankau^ amiko.
  74. Amiko en g^ojo kaj malg^ojo.
  75. Amiko en g^ojo kaj ploro.
  76. Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
  77. Amiko estas kara, sed vero pli kara.
  78. Amiko fidela estas trezoro plej bela.
  79. Amiko --- intimulo.
  80. Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
  81. Amikon montras malfelic^o.
  82. Amikon s^atu, malamikon ne batu.
  83. Amo estas forta, sed mono pli forta.
  84. Amo faras ion, mono c^ion.
  85. Amo kaj j^aluzo estas gefratoj.
  86. Amo kaj puno log^as komune.
  87. Amo pli kora, disig^o pli dolora.
  88. Amo supermezura ne estas plezura.
  89. Amu Antonon, sed gardu vian monon.
  90. Amu domon novan kaj amikon malnovan.
  91. Amu edzinon plej kore, sed tenu s^in bonmore.
  92. Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  93. Ankau^ al nia nesto venos iam la festo.
  94. Ankau^ al ni la suno eklumos.
  95. Ankau^ diablo tondron suferos.
  96. Ankau^ la lupon atingos la sorto.
  97. Ankau^ por diablo tondro ekzistas.
  98. Ankorau^ Dio ne dormas.
  99. Ankorau^ la ezoko ne estas sur la hoko.
 100. Ankorau^ la gajno ne estas en la mano.
 101. Ankorau^ multe vi kuros, g^is vi alkuros.
 102. Ankorau^ neniu evitis la sorton.
 103. Ankorau^ neniu plac^is al c^iu.
 104. Antau^ c^io zorgu oficon --- plezuro atendos sian vicon.
 105. Antau^e intencu kaj poste komencu.
 106. Antau^e kion vi devas, poste kion vi volas.
 107. Antau^ la lango laboru la cerbo.
 108. Antau^ mortigo de urso ne vendu g^ian felon.
 109. Antau^ okuloj ne staras, doloron ne faras.
 110. Antau^parolo liberigas de postparolo.
 111. Antau^ tima okulo potencig^as ec^ kulo.
 112. Antau^ vespero ne estu fiera.
 113. Aperas prudento, kiam pasis la momento.
 114. Aprila vetero --- trompa aero.
 115. Apud plena mang^otablo c^iu estas tre afabla.
 116. Apud propra domo s^telisto ne s^telas.
 117. Arang^ite, ordigite.
 118. Arbaro au^das, kampo vidas.
 119. Arbo krakanta venton ne timas.
 120. Atakis lin horo malsag^a.
 121. Atakis teruro, ektremis la kruro.
 122. Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
 123. Atendis, atendis, g^is lin c^erko etendis.
 124. Atendis, meditis, g^is en tombon englitis.
 125. Atendi sur tero, g^is sekig^os la rivero.
 126. Atendu min antau^ la domo de mia pranepo.
 127. Atentu!
 128. Atesto de matureco.
 129. Atingi la vesperon de sia vivo.
 130. Au^ c^io, au^ nenio.
 131. Au^ festene, au^ malplene.
 132. Au^ festo, au^ fasto.
 133. Au^ kuseno sub ripo, au^ bato per vipo.
 134. Au^ ministran postenon, au^ pundoman katenon.
 135. Au^ plej ric^a stato, au^ plena malsato.
 136. Au^skultas prudente, kiu au^skultas atente.
 137. Au^skulti kiel h^inan predikon.
 138. Avarulo avaras, heredantoj mals^paras.
 139. Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
 140. Avarulo pagas duoble.
 141. Azen' al azeno riproc^as malsag^on.
 142. Azenon komunan oni batas plej multe.
 143. Babilas, muelas, kion lango elpelas.
 144. Balaaj^on el korto eksteren ne elportu.
 145. Barakti kiel fis^o ekster la akvo.
 146. Barbo elkreskis, sed sag^on ne naskis.
 147. Barbo potenca, sed kapo sensenca.
 148. Barelo malplena sonas plej lau^te.
 149. Bastono batas, bastono resaltas.
 150. Batadi kiel fis^o kontrau^ glacio.
 151. Batadi la venton.
 152. Bataladi kontrau^ la sorto.
 153. Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
 154. Batita komprenas aludon.
 155. Bato de frato estas sen kompato.
 156. Bato de patrino ne longe doloras.
 157. Batu malbonulon, li vin flatos --- kisu, li vin batos.
 158. Bedau^rinde!
 159. Bedau^ro kaj c^agreno s^uldon ne kovras.
 160. Bela birdo!
 161. Bela celo por fabelo.
 162. Belaj rakontoj el trans la montoj.
 163. Bela paro por altaro.
 164. Bela per vizag^o, sed ne bela per sag^o.
 165. Bela vizag^o estas duono da doto.
 166. Bela vizag^o, sed ne bela la sag^o.
 167. Beleco hodiau^ estas, morgau^ ne restas.
 168. Beleco logas, virto apogas.
 169. Belecon taksas ne okulo sed koro.
 170. Bezono estas plej forta ordono.
 171. Birdo kantas lau^ sia beko.
 172. Birdo petolas, kiom g^i volas.
 173. Blindulo kartojn ludi ne devas.
 174. Bojas hundido, c^ar tiel faras la hundo.
 175. Bojas hundido, kiel g^i au^das de hundoj.
 176. Bojas hundo sen puno ec^ kontrau^ la suno.
 177. Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
 178. Bona estas fremdlando, sed aliaj tie log^u.
 179. Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
 180. Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
 181. Bona gloro pli valoras ol oro.
 182. Bona ideo venas post la pereo.
 183. Bonaj infanoj gepatrojn felic^igas, malbonaj ilin entombigas.
 184. Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
 185. Bona kaporalo revas esti generalo.
 186. Bona puno por malbona peno.
 187. Bona stato sag^igas, malbona malsag^igas.
 188. Bona vino al la fino.
 189. Bone kreskas la herbo, sed c^evalo jam mortis.
 190. Bone sukcesu, sed ankau^ nin ne forgesu.
 191. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
 192. Bonfaron oni facile forgesas.
 193. Bongusta peco longe ne atendas.
 194. Bono farita ne estas perdita.
 195. Bono posedata ne estas s^atata.
 196. Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
 197. Bovo prenita, koko donita kaj --- kvita.
 198. Brava batalanto kontrau^ plado bolanta.
 199. Brava homo en sia domo.
 200. Bravulo kontrau^ mus^o, sed mus^o kontrau^ bravulo.
 201. Brogita ec^ sur akvon blovas.
 202. Bruligi al si la lipharojn.
 203. Bruo potenca, nula esenco.
 204. Buc^as la lupo, oni ankau^ g^in buc^os.
 205. Butonumi iun malvaste.
 206. Celi anseron, trafi aeron.
 207. Celis paseron, trafis anseron.
 208. Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
 209. Certaj^o kaj leg^o, kiel amen en preg^o.
 210. Certe, kiel duoble du kvar.
 211. Cindrulino.
 212. C^asaj^o c^asanton ne atendas.
 213. C^e botisto la s^uo estas c^iam kun truo.
 214. C^e la tagig^o.
 215. C^e l' fres^a faro.
 216. C^e mastro s^telisto la servantoj ne s^telas.
 217. C^e plej granda fido memoru pri perfido.
 218. C^erpi akvon per kribrilo.
 219. C^esis esti vino, sed vinagro ne farig^is.
 220. C^e stomako malsata ne kapricas palato.
 221. C^e tablo malplena babilo ne fluas.
 222. C^e tro g^entila ekstero mankas sincero.
 223. C^e vesto velura suferas stomako.
 224. C^e vulpoj c^iam naskig^as nur vulpoj.
 225. C^ia dono estas bono.
 226. C^ie estas varme, sed hejme plej c^arme.
 227. C^io dependas de "se" kaj "kiam".
 228. C^io estas por li kiel polvero sur la tero.
 229. C^io havas finon.
 230. C^io havas sian "sed" kaj "se".
 231. C^ion novan oni s^atas, malnovan oni forbatas.
 232. C^ion rigardi tra sia persona vitro.
 233. C^io sia estas plej c^arma.
 234. C^io supermezura estas terura.
 235. C^io tau^gas, kio venas.
 236. C^io transmara estas c^arma kaj kara.
 237. C^irkau^flatadi kaj c^irkau^flirtadi iun.
 238. C^irkau^ sanktuloj diabloj vagas.
 239. C^iu abomenaj^o trovas sian adoranton.
 240. C^iu angulo kun sia sanktulo.
 241. C^iu barono havas sian kapricon.
 242. C^iu besto zorgas pri sia nesto.
 243. C^iu eraro estas kulpo.
 244. C^iu estis junulo, c^iu estis pekulo.
 245. C^iu familio havas sian kriplulon.
 246. C^iu havas sian guston.
 247. C^iu havas sian kas^itan mizeron.
 248. C^iu havas sian propran guston.
 249. C^iu havas sian s^arg^on.
 250. C^iu havas sian vermon.
 251. C^iu iras, kiel sag^' al li diras.
 252. C^iuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
 253. C^iuj milionoj konsistas el milonoj.
 254. C^iu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
 255. C^iu komenco estas malfacila.
 256. C^iu kreas sian forton, c^iu forg^as sian sorton.
 257. C^iu "li" havas sian "s^i".
 258. C^iu mang^as, kiel li arang^as.
 259. C^iu mano al si altiras.
 260. C^iu medalo du flankojn posedas.
 261. C^iu mezuras aliajn lau^ sia mezurilo.
 262. C^iu morgau^ havas sian zorgon.
 263. C^iun demandu, sed mem al vi komandu.
 264. C^iu persono kun sia bezono.
 265. C^iu por si mem estas la plej kara.
 266. C^iu por si --- por c^iuj Di'.
 267. C^iu propran sag^on posedas.
 268. C^iu provas, kion li povas.
 269. C^iu sezono kun sia bono.
 270. C^iu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
 271. C^iu sin gvidas, kiel li vidas.
 272. C^iu tajloro havas sian tranc^manieron.
 273. C^iu "tial" havas sian "kial".
 274. C^iu vivas lau^ sia prudento kaj sento.
 275. C^iu vulpo sian voston lau^das.
 276. Danci antau^ iu sur piedoj kaj manoj.
 277. Danci kiel kato c^irkau^ poto.
 278. Danci lau^ ies fajfilo.
 279. Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
 280. Dando el reg^a hundejo.
 281. Dang^era estas bovo antau^e, c^evalo malantau^e, kaj malsag^ulo de c^iuj flankoj.
 282. Dang^ero sieg^as, al Dio ni preg^as --- dang^ero c^esas, ni Dion forgesas.
 283. De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
 284. De bona vorto lango ne doloras.
 285. De edzig^o tro malfrua orfoj naskig^as.
 286. De elekto tro multa plej malbona rezulto.
 287. De fremda dento ni doloron ne sentas.
 288. De fremda gros^o s^irig^as la pos^o.
 289. De guto post guto disfalas granito.
 290. De kantado senpaga doloras la gorg^o.
 291. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranc^u.
 292. De kiu la kulpo, por tiu la puno.
 293. Deko da pekoj --- unu la puno.
 294. De la bus^o g^is la manoj estas granda interspaco.
 295. De la manoj g^is lipoj la sup' elvers^ig^is.
 296. De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
 297. De legado sen atento ne ric^ig^as la prudento.
 298. De lia vivo arang^o estas trinko kaj mang^o.
 299. De l' koro spegulo estas la okulo.
 300. De majesta g^is ridinda estas nur unu pas^o.
 301. De malbona s^afo estas bona ec^ tufo.
 302. De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
 303. De malric^ula mang^o ni guston ne scias.
 304. Demando ne kostas, demando ne devigas.
 305. De mang^o malric^ula ni guston ne scias.
 306. Demeti de si la antikvan Adamon.
 307. De nehavanto ec^ reg^o nenion ricevos.
 308. Dentoj mordas la langon, tamen ambau^ sin amas.
 309. De parolo g^is faro estas tre malproksime.
 310. De peko kaj mizero estas plena la tero.
 311. De plendo kaj ploro ne forig^as doloro.
 312. De pli da suko ne malbonig^as la kuko.
 313. Depost tempo nememorebla.
 314. De rigardo tro alta malsanig^as okulo.
 315. De sama koloro, de sama valoro.
 316. De semo putra venas frukto ne nutra.
 317. De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
 318. De superfluo malbonig^as la g^uo.
 319. De s^afo senlana ec^ lanero tau^gas.
 320. De tro da pano venas malsano.
 321. De tro multa scio krevas la kranio.
 322. Detruita g^is la fundo de l' fundamento.
 323. De unu bovo oni du felojn ne des^iras.
 324. De unu bovo oni du felojn ne s^iras.
 325. De vorto g^entila ne doloras la lango.
 326. Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
 327. Deziri al iu c^ion bonan.
 328. Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
 329. Deziro tre granda, sed mankas la forto.
 330. Deziru, ne deziru --- ordon' estas, iru!
 331. Deziru sincere, vi atingos libere.
 332. De zorgoj, ne de jaroj, blankig^as la haroj.
 333. Diablo ne c^iam unu pordon sieg^as.
 334. Diablo s^ercon ne komprenas, vokite li venas.
 335. Difekton de naturo ne kovros veluro.
 336. Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
 337. Dio batas, Dio kompatas.
 338. Dio donis bus^on, Dio donos mang^on.
 339. Dio donis, Dio prenis.
 340. Dio donis infanon, Dio donos por g^i panon.
 341. Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
 342. Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
 343. Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
 344. Dio donis tagon, Dio donos mang^on.
 345. Dio g^uste faras, neniam eraras.
 346. Dio kompatu!
 347. Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
 348. Dio mang^on donacis, sed la dentoj agacas.
 349. Dio ne perfidas, se homo Lin fidas.
 350. Dio ne ricevis, diablo forlevis.
 351. Dion fidu, sed senfare ne sidu.
 352. Dion kolerigis, homojn ridigis.
 353. Dion lau^du kaj diablon aplau^du.
 354. Dio orfojn ne forgesas.
 355. Dio punas lau^ la fortoj.
 356. Dio puni deziras, li la sag^on fortiras.
 357. Dio scias bone pri niaj bezonoj.
 358. Diri al iu nudan veron.
 359. Diri la puran veron.
 360. Diris kaj foriris.
 361. Dirite, farite.
 362. Diron oni neas, skribo ne pereas.
 363. Disputoj kondukas al malpaco.
 364. Disputo kredigas, sed ne certigas.
 365. Disputu komence --- vi ne malpacos en fino.
 366. Disputu pri c^io, sed sen garantio.
 367. Dolc^e s^miri al iu la lipojn.
 368. Donacetoj subtenas amikecon.
 369. Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
 370. Donaco nesincera estas donaco infera.
 371. Donado de almozoj neniam malric^igas.
 372. Doni al iu la baton de morto.
 373. Doni la finofaran baton.
 374. Doni la tonon.
 375. Doni lecionon de moroj.
 376. Doni ovon, por ricevi bovon.
 377. Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
 378. Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
 379. Dorloti serpenton sur sia brusto.
 380. Dormus leporo, se g^i c^ason ne timus.
 381. Doto koron ne varmigas.
 382. Dras^i fojnon.
 383. Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
 384. Dronanto domon proponas, savito ec^ brikon ne donas.
 385. Dronanto ec^ herbeton kaptas avide.
 386. Droni en detaloj.
 387. Dubo gardas kontrau^ risko.
 388. Du botoj faras paron.
 389. Du kontrau^ unu prezentas armeon.
 390. Du manoj faras c^ion, sed unu nenion.
 391. Du militas --- tria profitas.
 392. Dum la mang^ado venas apetito.
 393. Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
 394. Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj c^e unu kameno --- neniam vivas sen reciproka malbeno.
 395. Ebrieco pasas post dormo, malsag^eco neniam.
 396. Ebriulon kaj malsag^ulon oni ne jug^as.
 397. Ec^ bagatelo povas servi al celo.
 398. Ec^ blinda kokino povas trovi grajnon.
 399. Ec^ c^e kokino trovig^as propra inklino.
 400. Ec^ el sub la tero aperas la vero.
 401. Ec^ en Parizo herbo ne farig^as cerbo.
 402. Ec^ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
 403. Ec^ inter piuloj ne mankas pekuloj.
 404. Ec^ kaprino plac^as, se la doto sufic^as.
 405. Ec^ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
 406. Ec^ kontrau^ pastra prediko trovig^as kritiko.
 407. Ec^ kvar piedoj de c^evalo g^in ne savas de falo.
 408. Ec^ malgranda mus^o ne estas sen bus^o.
 409. Ec^ malsag^ulon sperto instruos.
 410. Ec^ monstron admiras, kiu ame deliras.
 411. Ec^ mus^o sentas, kiam vi g^in turmentas.
 412. Ec^ najtingalo ne estas sen galo.
 413. Ec^ per dolc^a kuko vi min ne allogos.
 414. Ec^ pinglo povas koron trapiki.
 415. Ec^ plej bonan s^ipon malbonigas la ventoj.
 416. Ec^ plej granda malbono al bono kondukas.
 417. Ec^ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
 418. Ec^ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
 419. Ec^ por plej terura tago venas vespero.
 420. Ec^ por pomo putranta trovig^as amanto.
 421. Ec^ signo ne restis, kie urbo estis.
 422. Ec^ sur la suno trovig^as makuloj.
 423. Ec^ s^tipo estos bela, se vi g^in ornamos.
 424. Ec^ s^tono verdig^as, se g^i longe ne movig^as.
 425. Ec^ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
 426. Edzigu filon, kiam vi volas --- edzinigu filinon, kiam vi povas.
 427. Edzig^o lau^ koro, lau^ la kvanto da oro.
 428. Edzig^o najbara garantias de eraro.
 429. Edzig^o pro amo flamanta al la sako sonanta.
 430. Edzig^o tro momenta estas longapenta.
 431. Edzin' admirata --- edzo malsata.
 432. Edzino pli elvers^as per funelo, ol edzo envers^as per sitelo.
 433. Edzo edzinon lau^das, edzino edzon aplau^das.
 434. Edzo kaj edzino --- c^iela difino.
 435. Edzo kaj edzino estas nur unu.
 436. Eksalte senhalte.
 437. Eksplodema kiel pulvo.
 438. Eksplodis kiel pulvo.
 439. Ekstere honoro, interne doloro.
 440. Ekster via ofico estas ekster via vico.
 441. Ekzameni ne devigas preni.
 442. Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
 443. Ekzistas ezoko, ke fis^etoj ne dormu.
 444. Ekzistas ezoko, por ke fis^etoj ne dormu.
 445. El aero al tero.
 446. Elbatadi ies sojlon.
 447. El du malbonoj pli malgrandan elektu.
 448. Elektadis sen fino, edzig^is kun porkino.
 449. Elektu edzinon lau^ deveno kaj ne lau^ mieno.
 450. El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
 451. El fremda ledo oni tranc^as larg^e.
 452. El fremda pos^o oni pagas facile.
 453. Eliri sen frakaso el granda embaraso.
 454. El kanto oni vortojn ne elj^etas.
 455. El klara c^ielo tondro ekbatis.
 456. El la bus^' multaj vortoj eliras, sed ne c^iuj ion diras.
 457. El la farac^o farig^is kac^o.
 458. El la mizero oni devas fari virton.
 459. El la neceseco oni devas fari virton.
 460. El la pos^o al la bus^o.
 461. El la sama bus^o li blovas varmon kaj malvarmon.
 462. El lia mano c^iu monero elglitas.
 463. El malgrandaj akveroj farig^as grandaj riveroj.
 464. El malplena telero vane c^erpas kulero.
 465. Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
 466. Elmetu mielon, mus^oj alflugos.
 467. El multaj milonoj farig^as milionoj.
 468. Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
 469. El post la arbo li estas bravulo.
 470. El sama tero devenas, saman sukon entenas.
 471. Eltrinki per unu tiro.
 472. Elvers^i sur iun sian koleron.
 473. Eminenta s^uldanto --- malbona paganto.
 474. En abelujon ne blovu.
 475. En akvo malklara oni fis^kaptas facile.
 476. En amaso ec^ morto estas pli gaja.
 477. En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.
 478. En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.
 479. Enbati al si en la kapon.
 480. Enbatig^i.
 481. En bona horo!
 482. En bona ordo tra la pordo!
 483. En bus^o Biblio, en koro malpio.
 484. En c^eesto amata, en forest' insultata.
 485. En c^iu ag^o devas kreski la sag^o.
 486. En c^iu angulo alia postulo.
 487. En c^iu brusto estas sia gusto.
 488. En c^iu kranio estas sia opinio.
 489. En c^iu kranio regas aparta opinio.
 490. En c^iu malbono estas iom da bono.
 491. En c^iu objekto trovig^as difekto.
 492. En c^iu translog^ig^o estas parto de ruinig^o.
 493. En dom' de pendigito pri s^nuro ne parolu.
 494. En felic^o ne fieru, en malfelic^o esperu.
 495. En fremdan vazon ne s^ovu la nazon.
 496. En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
 497. En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
 498. En infano vidig^as, kia homo farig^os.
 499. En infero log^ante, kun diabloj ne disputu.
 500. En juneco logas, en maljuneco tedas.
 501. En juneco ni petas, en maljuneco forj^etas.
 502. En kompanio ec^ morto facilig^as.
 503. En la bona malnova tempo.
 504. En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
 505. En la propra sia domo c^iu estas granda homo.
 506. En la tago de la sankta Neniamo.
 507. En la trij^au^da semajno.
 508. En luma tago.
 509. En malfacila horo ec^ gros^' estas valoro.
 510. En malsata familio mankas harmonio.
 511. En mizero ec^ sag^ulo estas malsag^a.
 512. En nomo de l' c^ielo, sed pro bono de l' felo.
 513. Enpakig^u kaj forig^u.
 514. En plej alta mizero al Dio esperu.
 515. Enpremi en la teron.
 516. Enpremi iun en funelon.
 517. En propra angulo c^iu estas fortulo.
 518. En puton ne krac^u, c^ar vi trinki bezonos.
 519. En sia afero c^iu jug^u libere.
 520. En sia angulo li estas bravulo.
 521. En sia dometo li estas atleto.
 522. En sia korto c^iu kok' estas forta.
 523. Enskribu en vian memoron.
 524. Enspezo postulas elspezon.
 525. En s^erco kaj ludo ofte sidas aludo.
 526. En trankvila vetero c^iu remas sen dang^ero.
 527. En unu sako du katoj, c^iam mordoj kaj gratoj.
 528. En via malica regalo vin atendas ankau^ pokalo.
 529. Envia moko sukceson ne detruas.
 530. Esperis flaton --- ricevis baton.
 531. Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
 532. Espero logas, espero mensogas.
 533. Espero panon ne donas.
 534. Espero postulas oferon.
 535. Estas s^afoj, estos lano.
 536. Estas tubero en la afero.
 537. Esti ang^elo inter homoj, sed satano en la domo.
 538. Esti bone enskribita c^e iu.
 539. Esti en granda embaraso.
 540. Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
 541. Esti en sia elemento.
 542. Esti en situacio sen eliro.
 543. Esti inter martelo kaj amboso.
 544. Estinta amiko estas plej dang^era malamiko.
 545. Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
 546. Estis la tempo, ni ne komprenis --- pasis la tempo, la sag^' al ni venis.
 547. Esti sub la s^uo (de sia edzino).
 548. Estro ne malsatas.
 549. Estu c^apo lau^ la kapo.
 550. Estu sag^a homo en via propra domo.
 551. Estu sinjoro de via vorto.
 552. Fabeloj por infanoj.
 553. Facile estas danci, se la felic^o kantas.
 554. Fadeno iras, kien kudrilo g^in tiras.
 555. Fajron estingas akvo, pekon pardono.
 556. Fajro provas la oron, mizero la koron.
 557. Falinton c^iu atakas.
 558. Falis el mano --- prenu satano.
 559. Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
 560. Famo lau^te krias, c^iuj ekscias.
 561. Famo ne flugas, se kau^zo ne estas.
 562. Faras rabon kaj s^telon, por oferi al Dio kandelon.
 563. Fari al iu bonan lavon.
 564. Fari al iu predikon pri moroj.
 565. Fari al iu ursan kareson.
 566. Fari aplau^don sur la vangon.
 567. Fari el iu arkon.
 568. Fari el mus^o elefanton.
 569. Farita --- elstrekita.
 570. Farita ne refarig^os.
 571. Farita via faro, nun adiau^, mia kara!
 572. Faro farinton rekomendas.
 573. Faru hodiau^, kion vi povas --- morgau^ vi eble okazon ne trovos.
 574. Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
 575. Fasto kaj preg^o ric^econ ne donas.
 576. Felic^o fierigas, malfelic^o sag^igas.
 577. Felic^o hodiau^ karesas, morgau^ forgesas.
 578. Felic^o kaj ric^o envion elvokas.
 579. Felic^o leg^on ne konas.
 580. Felic^o leg^on ne obeas, subite naskig^as, subite pereas.
 581. Felic^on oni ne heredas nek cedas.
 582. Felic^o venas gute, malfelic^o venas flue.
 583. Felic^o vezike sin levas, sed baldau^ falas kaj krevas.
 584. Fendita ligno facile ekbrulas.
 585. Festeno kaj c^aso kaj da s^uldoj amaso.
 586. Festotaga laboro estas sen valoro.
 587. Fianc^ig^is --- por c^iam ligig^is.
 588. Fianc^ig^o ne estas edzig^o.
 589. Fianc^on de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
 590. Fidanta al vorto atendas g^is morto.
 591. Fiera mieno --- kapo malplena.
 592. Fiereco venas antau^ la falo.
 593. Filo konfesis --- patro forgesis.
 594. Finita kaj glatigita.
 595. Fino bona, c^io bona.
 596. Fis^o granda nag^as profunde.
 597. Fis^o ne iras, sed hoko g^in tiras.
 598. Fis^o pli granda malgrandan englutas.
 599. Fis^o scias pri nag^o ankau^ sen via sag^o.
 600. Fis^o sen vino estas veneno.
 601. Fis^o serc^as dronon, homo serc^as bonon.
 602. Fis^o serc^as profundon, homo serc^as abundon.
 603. Fis^o volas nag^i.
 604. Flamig^ema kiel ligno rezina.
 605. Fleksu arbon dum g^ia juneco.
 606. Flugema kiel vento.
 607. Fluidaj^o sen difino, nek vinagro nek vino.
 608. Fluis sur lipoj, sed en bus^on ne trafis.
 609. For de l' okuloj, for de la koro.
 610. Fordoni anseron, por ricevi paseron.
 611. Fordormi la okazon.
 612. For el la manoj --- for el kalkulo.
 613. Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
 614. Forfluu infano kune kun la bano.
 615. For!  Forigu lin!
 616. Forg^u feron dum g^i estas varmega.
 617. Foriris bovido, revenis bovo.
 618. For konscienco, venos potenco.
 619. Formang^is en merkredo, ne serc^u en vendredo.
 620. Formeti en arh^ivon.
 621. Formeti g^is la grekaj kalendoj.
 622. Formeti la aferon en la keston de forgeso.
 623. Forportu vian pakaj^on kaj havaj^on!
 624. Forsavis sian korpon kaj animon.
 625. Forte sidas, kiu Dion fidas.
 626. Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
 627. Forveturis azenido kaj revenis azeno.
 628. Forveturis malsag^a, revenis nur pli ag^a.
 629. France sag^a, angle sovag^a.
 630. Fremda animo estas abismo sen limo.
 631. Fremda doloro ne kondukas al ploro.
 632. Fremda korpo ne doloras.
 633. Fremda malfelic^o instruas.
 634. Fremda mang^o havas bonan guston.
 635. Fremda medito estas kas^ita.
 636. Fremda mizero ne estas sufero.
 637. Fremda mizero --- ridinda afero.
 638. Fremdan dorson bastoni --- ankau^ sian doni.
 639. Fremdan vundon kas^as vesto.
 640. Fremda spesmilo estas sen utilo.
 641. Fremdlando objekton por speso donas, sed por g^in venigi, oni spesmilon bezonas.
 642. Frosto lin atakis.
 643. Frue levig^u kaj frue edzig^u.
 644. Frukto malpermesita estas plej bongusta.
 645. Fungon englutis!
 646. Gardatan s^afon ec^ lupo timas.
 647. Gardu kandelon por la nokto.
 648. Gardu min Dio kontrau^ amikoj, kontrau^ malamikoj mi gardos min mem.
 649. Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
 650. Gast' en tempo malg^usta estas s^tono sur brusto.
 651. Gasto havas akrajn okulojn.
 652. Gasto kiel fis^o baldau^ farig^as malfres^a.
 653. Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
 654. Gasto tro petata foriras malsata.
 655. Geamantoj sin pikas.
 656. Geedzoj en paco vivas en reg^a palaco.
 657. Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
 658. Granda estas la mondo, sed rifug^on ne donas.
 659. Granda frakaso en malgranda glaso.
 660. Grandaj malbonoj --- grandaj rimedoj.
 661. Granda kranio, sed interne nenio.
 662. Granda nubo, eta pluvo.
 663. Granda nubo, malgranda pluvo.
 664. Granda ofico --- grandaj zorgoj.
 665. Granda parolisto estas duba faristo.
 666. Granda parolisto, malgranda faristo.
 667. Granda parolo, sed malgranda volo.
 668. Granda s^ipo bezonas profundon.
 669. Granda telero, malplena kulero.
 670. Griza barbo sag^on ne atestas.
 671. Gros^on s^telis --- ho s^telisto!  milojn s^telis --- financisto.
 672. Gros^o s^parita neniam perdig^as.
 673. Guto malgranda, sed s^tonon g^i boras.
 674. G^emu kaj ploru, sed g^is fino laboru.
 675. G^entila kaj trankvila, kun koro el oro.
 676. G^ibulo g^is morto restos g^ibulo.
 677. G^i ec^ ne tus^as lian orelon.
 678. G^i estas akvo al lia muelilo.
 679. G^i estas al li tre bonvena.
 680. G^i estas ankorau^ birdo sur la tegmento.
 681. G^i estas ankorau^ malproksime en la kampo.
 682. G^i estas ankorau^ pasero en aero.
 683. G^i estas ankorau^ vortoj de orakolo.
 684. G^i estas kiel mustardo post la mang^o.
 685. G^i estas malpaco pri la reg^a palaco.
 686. G^i estas mustardo post la mang^o.
 687. G^i estas nek lakto, nek selakto.
 688. G^i estas nek viando, nek fis^o.
 689. G^i estas por mi h^ina scienco.
 690. G^i estas por mi makulo en la okulo.
 691. G^i estas por mi volapukaj^o.
 692. G^i estu por vi al sano!
 693. G^i farig^is por mi osto en la gorg^o.
 694. G^i glitas de li kiel pizo de muro.
 695. G^i havas ankorau^ signon de demando.
 696. G^i helpos kiel hirud' al mortinto.
 697. G^i iris al li preter la bus^on.
 698. G^i jam staras al mi en la gorg^o.
 699. G^i ne eliris ankorau^ el malproksima nebulo.
 700. G^i ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
 701. G^is la edzig^o g^i resanig^os.
 702. G^is la edzig^o venos resanig^o.
 703. G^i staras ankorau^ malproksime en la kampo.
 704. G^i tus^as lin, kiel akvo anseron.
 705. G^oju kaj festenu, sed malric^ulojn subtenu.
 706. G^ustatempa vorto estas granda forto.
 707. Hakado de ligno donas lignerojn.
 708. Hakilo estas tranc^a, sed ne cedas la branc^o.
 709. Hako post hako estas la plej efika atako.
 710. Havi c^e iu krediton kaj meriton.
 711. Havi iom da vaporo en la kapo.
 712. Havi la c^efan voc^on.
 713. Havi la orelojn sur g^usta loko.
 714. Havi larg^an konsciencon.
 715. Havi malprofiton.
 716. Havi orelojn sur g^usta loko.
 717. Havi varman lokon.
 718. Havi vinagron en la mieno.
 719. Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
 720. Hazardo estas malbona gardo.
 721. Hejma dometo estas kiel patrineto.
 722. Helpas krako kontrau^ atako.
 723. Hodiau^ al mi, morgau^ al vi.
 724. Hodiau^ festene, morgau^ malplene.
 725. Hodiau^ forto, morgau^ morto.
 726. Hodiau^ pagi vi devas, morgau^ kredite ricevos.
 727. Hodiau^ supre, morgau^ malsupre.
 728. Hoko eksaltis, afero haltis.
 729. Hom' malesperas, Dio aperas.
 730. Homo bagatelema.
 731. Homo esperas, morto aperas.
 732. Homo fidas, felic^o decidas.
 733. Homo lernas la tutan vivon.
 734. Homo pafas, Dio trafas.
 735. Homo proponas, Dio disponas.
 736. Homo senpeka neniam ekzistis.
 737. Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
 738. Horo matena estas horo bena.
 739. Ho ve!
 740. Hunda vivo.
 741. Hundo bojas, homo vojas.
 742. Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
 743. Hundo bojas, pasanto vojas.
 744. Hundo bonrasa estas bona por c^aso.
 745. Hundo povas boji ec^ kontrau^ la reg^o.
 746. Iafoje oni devas okulon fermeti.
 747. Iele, iome, duone malbone.
 748. Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
 749. Ili vivas per unu animo en du korpoj.
 750. Ilo el oro tau^gas por c^iu laboro.
 751. Imiti grandsinjoron --- perdi baldau^ la oron.
 752. Infana inklino restas g^is la fino.
 753. Infanoj kaj fis^oj voc^on ne havas.
 754. Infano ne krias, patrino ne scias.
 755. Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
 756. Infano s^telas ovon, grandag^ulo s^telas bovon.
 757. Instruas mizero mang^i panon sen butero.
 758. Insulto ne algluig^as.
 759. Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
 760. Inter fremdaj s^i estas edzino-ang^elo, kun la edzo s^i estas demono kruela.
 761. Inter generaloj parolu pri bataloj.
 762. Interkonsento estas pli bona ol mono.
 763. Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
 764. Inter la blinduloj reg^as la strabuloj.
 765. Inter la mano g^is la bus^o ofte disvers^ig^as la supo.
 766. Inter lupoj kriu lupe.
 767. Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
 768. Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
 769. Iom da malvero ne estas dang^ero.
 770. Iras c^iu kruro lau^ sia plezuro.
 771. Iri for en bona hor'.
 772. Jen havu!
 773. Jen kiaj ni estas!
 774. Jen staras la bovoj antau^ la monto!
 775. Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
 776. Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
 777. Jugo propravola ne estas malmola.
 778. Jug^anto decidas, kiel li vidas.
 779. Jug^anto devas havi du orelojn.
 780. Jug^o komencita pacig^on ne malhelpas.
 781. Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
 782. Juku la hau^to, sed ne sur mia korpo.
 783. Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
 784. Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
 785. Juneco petolis, maljuneco malsatos.
 786. Ju pli da ac^etantoj, des pli alta la prezo.
 787. Ju pli da babilado, des pli da pekado.
 788. Ju pli da bruo, des malpli da g^uo.
 789. Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
 790. Ju pli da havo, des pli da pravo.
 791. Ju pli da honoro, des pli da laboro.
 792. Ju pli da j^uroj, des pli da suspekto.
 793. Ju pli frue, des pli certe --- ju pli volonte, des pli lerte.
 794. Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
 795. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
 796. Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
 797. Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
 798. Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
 799. Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
 800. Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
 801. J^eti bastonon en la radon.
 802. J^eti perlojn antau^ la porkojn.
 803. J^eti polvon en la okulojn.
 804. J^uri kaj rej^uri.
 805. J^uri per la barbo de l' profeto.
 806. Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
 807. Kalkuli mus^ojn.
 808. Kalumniante konstante, oni ec^ ang^elon nigrigas.
 809. Kapo estas por tio, ke g^i zorgu pri c^io.
 810. Kapoj diferencas, kranioj egalas.
 811. Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
 812. Kapo majesta, sed cerbo modesta.
 813. Kapo malsag^a ne grizig^as nek kalvig^as.
 814. Kapo pekas, piedoj suferas.
 815. Kaprica fianc^ino restos eterne frau^lino.
 816. Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
 817. Kaptu lin kiel forflugintan venton.
 818. Kapuc^o monah^on ne faras.
 819. Kara estas dono en minuto de bezono.
 820. Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
 821. Karakteron al kanto donas la tono.
 822. Karaktero olea.
 823. Karesi al iu la barbon.
 824. Karesi kontrau^ la haroj.
 825. Kastel' en aero --- malsato sur tero.
 826. Kas^u kiom vi povos, mensogo sin els^ovos.
 827. Kas^u malbenon kaj faru bonan mienon.
 828. Ke la lup' estu sata, kaj la s^af' ne tus^ata.
 829. Kelktempa c^eso ne estas forgeso.
 830. Kia ago, tia pago.
 831. Kia demando, tia respondo.
 832. Kia domag^o!
 833. Kia drapo, tia vesto.
 834. Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
 835. Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
 836. Kia fripono, tia bastono.
 837. Kia greno, tia pano.
 838. Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.
 839. Kia la birdo, tia la kag^o.
 840. Kia la homo, tia lia nomo.
 841. Kia la kapo, tia la c^apo.
 842. Kia la poto, tia la kovrilo.
 843. Kia la semo, tia la rikolto.
 844. Kiam filino edzinig^is, multaj fianc^oj trovig^as.
 845. Kiam filino edzinig^is, multaj fianc^oj trovig^is.
 846. Kiam forto ordonas, leg^o pardonas.
 847. Kiam fratoj batalas, fremdulo ne enig^u.
 848. Kiam havo malaperis, sag^o aperis.
 849. Kiam kato jam formang^is, forpelado ne helpos.
 850. Kiam kato promenas, la musoj festenas.
 851. Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
 852. Kiam nokto vualas, c^iuj koloroj egalas.
 853. Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
 854. Kiam pasis la ag^o, aperas la sag^o.
 855. Kiam sako mizeras, amo malaperas.
 856. Kiam vorto eliris, vi g^in jam ne retiros.
 857. Kia naskig^is, tia grandig^is.
 858. Kia naskinto, tiaj naskitoj.
 859. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
 860. Kia pago, tia ago.
 861. Kia paroh^estro, tia paroh^o.
 862. Kia patrino, tia filino.
 863. Kia regalato, tia regalado.
 864. Kia reganto, tia servanto.
 865. Kia sono, tia resono.
 866. Kia sufloro, tia aktoro.
 867. Kia vivo, tia morto.
 868. Kie ajn rano iras, g^i c^iam marc^on sopiras.
 869. Kie dento doloras, tien iras la lango.
 870. Kie diablo ne povas, tien virinon li s^ovas.
 871. Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
 872. Kie estas mielo, tie mus^oj ne mankas.
 873. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
 874. Kie estas sufero, estas ankau^ espero.
 875. Kie fumo levig^as, tie fajro trovig^as.
 876. Kie jukas, tie ni gratas.
 877. Kie j^uron vi au^das, malbonon suspektu.
 878. Kiel akirite, tiel perdite.
 879. Kiel li meritis, tiel li profitis.
 880. Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
 881. Kiel oni, tiel c^e ni.
 882. Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
 883. Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
 884. Kie lumo ekzistas, ankau^ ombro trovig^as.
 885. Kie maldike, tie rompig^as.
 886. Kie mi disponas, tie mi ordonas.
 887. Kie minaco, tie malpaco.
 888. Kien ajn mi pafas, c^io maltrafas.
 889. Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
 890. Kien kudrilo iras, tien fadenon g^i tiras.
 891. Kien vi vin turnos, c^ie malbone.
 892. Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
 893. Kie regas konkordo, regas ordo.
 894. Kie regas la forto, tie rajto silentas.
 895. Kie regas virino, malbona estas la fino.
 896. Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
 897. Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldau^ sklavas.
 898. Kie timo, tie honto.
 899. Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
 900. Kio aliloke promenos, al ni ankau^ g^i venos.
 901. Kio al mi sonis, tion mi resonas.
 902. Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
 903. Kio bone aspektas, tion c^iu elektas.
 904. Kio doloras, pri tio ni ploras.
 905. Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
 906. Kio en koro sidas, la vizag^o perfidas.
 907. Kio en la kapo, tio sur la lango.
 908. Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
 909. Kio estas farita, estas sankciita.
 910. Kio estas lernita, ne estas perdita.
 911. Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
 912. Kio farig^is, jam ne refarig^os.
 913. Kio iras el koro, venas al koro.
 914. Kio komencig^is, tio ankau^ finig^os.
 915. Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
 916. Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
 917. Kiom ajn oni penas, per forto plac^o ne venas.
 918. Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
 919. Kiom da homoj, tiom da gustoj.
 920. Kiom da jug^antoj, tiom da jug^oj.
 921. Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
 922. Kiom da koroj, tiom da voloj.
 923. Kio mem ne venas, li per la dentoj g^in prenas.
 924. Kio mia, tio bona.
 925. Kio min ne tus^as, kus^u kiel kus^as.
 926. Kiom la koro deziras.
 927. Kio multe kostas, multe valoras.
 928. Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
 929. Kion Dio ne donis, tion perforte ne serc^u.
 930. Kion fari?
 931. Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
 932. Kion koro portas, vizag^o raportas.
 933. Kion koro sentas, lango prezentas.
 934. Kion leg^o malpermesas, tio plac^i ne c^esas.
 935. Kion mem mi faras, tion c^ie mi flaras.
 936. Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
 937. Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.
 938. Kion mi povas, tion mi els^ovas.
 939. Kion ni havas, por ni ne valoras --- kiam ni g^in perdis, ni ploras.
 940. Kion ni vere bezonas, Dio g^in donas.
 941. Kion oni volas, tion oni povas.
 942. Kion Parizo aplau^das, Berlino mallau^das.
 943. Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
 944. Kion sag^ulo ne komprenas, ofte malsag^a divenas.
 945. Kion sobreco deziras, ebrieco g^in diras.
 946. Kion vi ne perdis, tion ne serc^u.
 947. Kion vi pripenas, tio al vi venas.
 948. Kion vi semas, tion vi rikoltos.
 949. Kio pasis, ne revenos.
 950. Kio pasis, nin forlasis.
 951. Kio post la montoj kus^as, tio nin neniom tus^as.
 952. Kio servas por c^io, tau^gas por nenio.
 953. Kio tau^gas por somero, ne tau^gas por vintro.
 954. Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
 955. Kio vendig^as kas^ite, vendig^as plej profite.
 956. Kiso antau^ amaso estas kiso de Judaso.
 957. Kiso malsincera estas dang^era.
 958. Kiso publika estas kiso malamika.
 959. Kiu agas afable, vivas agrable.
 960. Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
 961. Kiu akvon evitas, droni ne timas.
 962. Kiu amas g^uon, amu ankau^ enuon.
 963. Kiu amas honoron, amu laboron.
 964. Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
 965. Kiu amas okulac^i, ne havas kion mac^i.
 966. Kiu au^dis unuan, ankau^ au^du la duan.
 967. Kiu au^skultas, kie li ne devas, tiu au^das, kion li ne revas.
 968. Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
 969. Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
 970. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
 971. Kiu bojas, ne mordas.
 972. Kiu bone agas, timi ne bezonas.
 973. Kiu bone sidas, tiu lokon ne s^ang^u.
 974. Kiu bone s^miras, bone veturas.
 975. Kiu cedas al sia infano, g^in pereigas per propra mano.
 976. Kiu c^asas du leporojn, kaptas neniun.
 977. Kiu c^e l' vojo konstruas, tiun c^iu instruas.
 978. Kiu c^ion formang^is en tago, malsatos vespere.
 979. Kiu c^ion senpripense parolas, au^dos tion, kion li ne volas.
 980. Kiu demandas, tiu ne eraras.
 981. Kiu devas, tiu elekti ne povas.
 982. Kiu devas, tiu povas.
 983. Kiu diras la veron, havas suferon.
 984. Kiu domag^as gros^on, perdas la tutan pos^on.
 985. Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
 986. Kiu donas rapide, donas duoble.
 987. Kiu donis garantion, tiu pagu la s^uldon.
 988. Kiu dormas longe, vivas mallonge.
 989. Kiu edzig^as, tiu s^ang^ig^as.
 990. Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
 991. Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
 992. Kiu flatas al c^iu, plac^as al neniu.
 993. Kiu forton ne havas, c^iam malpravas.
 994. Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
 995. Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
 996. Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
 997. Kiu frue levig^as, facile ric^ig^as.
 998. Kiu garantias, trankvilon ne scias.
 999. Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
1000. Kiu gros^on ne honoras, ec^ duongros^on ne valoras.
1001. Kiu gros^on ne respektas, ric^econ ne kolektas.
1002. Kiu havas abelojn, havas mielon.
1003. Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.
1004. Kiu havas forton, havas rajton.
1005. Kiu havas la forton, havas la rajton.
1006. Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
1007. Kiu havas nenion, estas nenio.
1008. Kiu havas oron, havas honoron.
1009. Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
1010. Kiu hundon mian batas, min mem ne tre s^atas.
1011. Kiu iras sperte, iras certe.
1012. Kiu iras trankvile, iras facile.
1013. Kiu jam havas, tiu pravas.
1014. Kiu kac^on arang^as, tiu g^in mang^as.
1015. Kiu kac^on kuiris, tiu g^in mang^u.
1016. Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
1017. Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
1018. Kiu koleras, tiu ne prosperas.
1019. Kiu koleras, tiu perdas.
1020. Kiu komencas jug^on, iras sub jugon.
1021. Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
1022. Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.
1023. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
1024. Kiu konstante lokon s^ang^as, neniam sin arang^as.
1025. Kiu kritikas kurag^e, mem agas malsag^e.
1026. Kiu kurag^e aliras, facile akiras.
1027. Kiu kutimis c^ion jug^i, nenie povas rifug^i.
1028. Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras --- kiu mem ne penas, nenio al li venas.
1029. Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
1030. Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
1031. Kiu levig^is fiere, baldau^ falos al tero.
1032. Kiu levis la piedon, devas ekpas^i.
1033. Kiu lin tus^as, tiu lin sentas.
1034. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
1035. Kiu lupo naskig^is, vulpo ne farig^os.
1036. Kiu malmulte deziras, felic^on akiras.
1037. Kiu malmulton ne s^atas, multon ne meritas.
1038. Kiu mang^on al mi donas, tiu al mi ordonas.
1039. Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
1040. Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
1041. Kiu mem sin lau^das, tiun neniu aplau^das.
1042. Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
1043. Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon g^is la morto.
1044. Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
1045. Kiu minacas, tiu avertas.
1046. Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.
1047. Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
1048. Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
1049. Kiu multe babilas, pensas malmulte.
1050. Kiu multe minacas, ne estas dang^era.
1051. Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
1052. Kiu multe parolas, ne multe faras.
1053. Kiu multe profitas, ankau^ perdon ne evitas.
1054. Kiu multon deziras, nenion akiras.
1055. Kiu naskig^is sciuro, ne farig^os vulturo.
1056. Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
1057. Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".
1058. Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
1059. Kiu ne konfidas, tiu ne bedau^ras.
1060. Kiu ne krimas, tiu ne timas.
1061. Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
1062. Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
1063. Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
1064. Kiu neniun savis, malamikon ne havas.
1065. Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
1066. Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
1067. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
1068. Kiu ne riskas, tiu ne havas.
1069. Kiun favoras la sorto, por tiu ec^ koko estas ovoporta.
1070. Kiun felic^o subtenas, al tiu mem c^io venas.
1071. Kiun la sorto karesas, al tiu c^io sukcesas.
1072. Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.
1073. Kiun malg^ojo ne turmentis, tiu g^ojon ne sentas.
1074. Kiun reg^o protektas, tiun ministro elektas.
1075. Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
1076. Kiu okazon fors^ovas, g^in jam ne retrovas.
1077. Kiu panon donas, malsaton ne konas.
1078. Kiu pekis, tiu pagas.
1079. Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam c^apon.
1080. Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
1081. Kiu pli frue venas, pli frue muelas.
1082. Kiu por c^iuj laboras, pri si mem ne memoras.
1083. Kiu povas antau^vidi!
1084. Kiu pri s^telo silentas, tiu s^telon konsentas.
1085. Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
1086. Kiu prudenton ne havas, tiun sag^o ne savas.
1087. Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
1088. Kiu regalas per s^tonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
1089. Kiu resonis, tiu sin donis.
1090. Kiu ric^ig^as, tiu fierig^as.
1091. Kiu rigardas c^ielon, maltrafas sian celon.
1092. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
1093. Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
1094. Kiu rompis, tiu pagu.
1095. Kiu sag^on ne havas, Dio lin savas.
1096. Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
1097. Kiu sentas --- ploras, kiu vidas --- nur ridas.
1098. Kiu serc^as marcipanon, perdas sian panon.
1099. Kiu servas al c^iu, al si mem malutilas.
1100. Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
1101. Kiu sin enjungis, devas tiri.
1102. Kiu sin gardas, tiu sin savas.
1103. Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
1104. Kiu supren krac^on j^etas, sian barbon al g^i submetas.
1105. Kiu s^teliston regalas, mem s^teliston egalas.
1106. Kiu s^uldojn estingas, ric^econ atingas.
1107. Kiu s^vitas, tiu profitas.
1108. Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
1109. Kiu trans muro au^skultas, tiun la muro insultas.
1110. Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldau^ okulojn difektas.
1111. Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
1112. Kiu tro bezonas, tiu leg^on ne konas.
1113. Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
1114. Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
1115. Kiu tro pelas, nur malakcelas.
1116. Kiu tro rapide saltas, tiu baldau^ haltas.
1117. Kiu tro ripozas, baldau^ almozas.
1118. Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
1119. Kiu venas plej frue, sidas plej g^ue.
1120. Kiu venis post la mang^o, restas sen mang^o.
1121. Kiu venis unue, muelas pli frue.
1122. Kiu vivas sen kalkulo, baldau^ estos almozulo.
1123. Kiu vivas trankvile, vivas facile.
1124. Kiu vivos, tiu vidos.
1125. Kiu volas komerci, tiu sag^on bezonas.
1126. Kiu volas mensogi, devas bone memori.
1127. Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
1128. Klopodi pri c^ies favoro estas pleje malsag^a laboro.
1129. Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
1130. Klopodo estas kun mono, sed sen g^i pli malbone.
1131. Knaba gusto kun forto dau^ras g^is la morto.
1132. Knabon senfortan c^iuj batoj atingas.
1133. Koko krias fiere, sed ne dang^ere.
1134. Kolera kiel cento da diabloj.
1135. Kolera kiel rabia hundo.
1136. Kolero montras malsag^ulon.
1137. Kolero pravecon ne donas.
1138. Komenca inklino dau^ras g^is la fino.
1139. Komenci de Adamo.
1140. Komencig^is mizero, g^i venas per pordo kaj fenestroj.
1141. Komencig^is proceso, mono fluas sen c^eso.
1142. Komenci per Dio kaj fini per diablo.
1143. Komenci per flato kaj fini per bato.
1144. Komenco Aprila --- trompo facila.
1145. Komenco bona --- laboro duona.
1146. Komercisto estas c^asisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
1147. Komparo ne estas pruvo.
1148. Komplezema malsag^ulo estas pli dang^era ol malamiko.
1149. Konateco ne estas hereda.
1150. Konduki la dancojn.
1151. Konfido naskas konfidon.
1152. Konfidu, sed vidu.
1153. Konig^as birdo lau^ flugo kaj homo lau^ ago.
1154. Konig^as majstro lau^ sia verko.
1155. Konkordo malgrandaj^on kreskigas, malkonkordo grandaj^on ruinigas.
1156. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
1157. Konscienco trankvila estas bona dormilo.
1158. Konsento konstruas, malpaco detruas.
1159. Konservas ec^ karbo la strukturon de l' arbo.
1160. Konsilojn c^iu donas, sed ne kiam oni bezonas.
1161. Konsilu kiu povas.
1162. Konsolig^as mizerulo, se li estas ne sola.
1163. Konstrui kastelojn en aero.
1164. Konstrui kastelon sur glacio.
1165. Konsumi sian antau^an grason.
1166. Konsumi sian grenon antau^ g^ia maturig^o.
1167. Kontenteco estas pli bona ol ric^eco.
1168. Kontentigi c^iujn ec^ ang^elo ne povas.
1169. Kontentigi la katon kaj kune la raton.
1170. Kontentulo estas pli felic^a, ol homo plej ric^a.
1171. Kontrau^ bato senatenda ekzistas nenia defendo.
1172. Kontrau^ c^iu malfacilo ekzistas konsilo.
1173. Kontrau^ c^iu rimedo ekzistas rimedo.
1174. Kontrau^ c^iu tedo ekzistas rimedo.
1175. Kontrau^ doloro helpas bona humoro.
1176. Kontrau^ faro farita ne helpas medito.
1177. Kontrau^ forta mano la leg^o estas vana.
1178. Kontrau^ homo fiera Dio estas severa.
1179. Kontrau^ kalumnio helpas nenio.
1180. Kontrau^ kalumnio ne povas batali ec^ dio.
1181. Kontrau^ lupo ne helpas kalkulo.
1182. Kontrau^ malfelic^oj baro ne ekzistas.
1183. Kontrau^ malfelic^o ne defendas ec^ ric^o.
1184. Kontrau^ mus^oj bravulo, kontrau^ homoj timulo.
1185. Kontrau^ neesto ne helpas protesto.
1186. Kontrau^ nehavo ec^ jug^o silentas.
1187. Kontrau^ peko batalu, sed pekanton ne tus^u.
1188. Kontrau^ peko prediku, sed pekinton pardonu.
1189. Kontrau^stari per c^iuj fortoj.
1190. Kontrau^ tuta kohorto ec^ Herkulo estas malforta.
1191. Kontrau^ vesto malbona konspiras c^iu s^tono.
1192. Kontrau^ volo de Dio helpos nenio.
1193. Konu nin, s^atu nin!
1194. Korniko vundita propran voston timas.
1195. Koro plenig^as --- lango movig^as.
1196. Koro tro plena --- bus^o parolas.
1197. Korvo al korvo okulon ne pikas.
1198. Kovri la bus^on de sia konscienco.
1199. Kresko mamuta, sed sag^o liliputa.
1200. Krevis la vazo antau^ la nazo.
1201. Krii el la tuta gorg^o.
1202. Kritiki estas facile, fari malfacile.
1203. Kriu ec^ rau^ke, sed kanti ne c^esu.
1204. Kudri per fluganta kudrilo.
1205. Kuiriston vaporo satigas.
1206. Kulo nenion valoras, sed g^ia piko doloras.
1207. Kun Dio vi iros c^ien, sen Dio nenien.
1208. Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
1209. Kune kaptite, kune punite.
1210. Kun kiu vi festas, tia vi estas.
1211. Kun kiu vi kunig^as, tia vi farig^as.
1212. Kun konfido neniam rapidu.
1213. Kun la peko en mano.
1214. Kun sia tuta domo kaj havo.
1215. Kun sia tuta posedo kaj heredo.
1216. Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
1217. Kun vero severa komercaj^o forvelkos.
1218. Kuradi kiel venenita muso.
1219. Kurag^a homo en sia domo.
1220. Kurag^a mieno antau^ propra kameno.
1221. Kurag^e li staras, kiam muro lin baras.
1222. Kurag^o c^ion atingas.
1223. Kurba estas la ligno, sed rekte g^i brulas.
1224. Kurbig^adi kiel diablo en akvo benita.
1225. Kurbig^u hoko lau^ postuloj de l' loko.
1226. Kuri de sia propra korpo.
1227. Kutimo estas dua naturo.
1228. Kvalito bona ne bezonas admonon.
1229. Kvina rado c^e veturado.
1230. Kvitig^as servo per reservo.
1231. La afero estas plenumita.
1232. La afero havas tempon.
1233. La afero malsukcesis.
1234. La afero ne brulas.
1235. La afero ne iras glate.
1236. La afero ne staras sur pinto de ponto.
1237. La afero ne urg^as.
1238. Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
1239. Laboro finita --- ripozo merita.
1240. Laboro fortigas, ripozo putrigas.
1241. Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
1242. Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
1243. Laboro kondukos al honoro kaj oro.
1244. Laboro lacigas, sed akiro g^ojigas.
1245. Laboro ne estas leporo --- g^i haltos, ne forsaltos.
1246. La dorm' estas bona, se mankas la mono.
1247. La enigmo simple solvig^as.
1248. La felo tanadon ne valoras.
1249. La fino kronas la verkon.
1250. La forestanto c^iam estas malprava.
1251. La haroj disstarig^as.
1252. La haroj strec^ig^as.
1253. La j^eto estas farita.
1254. La konscienco lin ne turmentas.
1255. La lango de virino estas s^ia glavo.
1256. La lastan el amaso atakas la hundo.
1257. La lipoj ne montru, kion mang^is la bus^o.
1258. La loto estas tirita.
1259. La ludo kandelon ne valoras.
1260. La lumo por vero ofte estas dang^ero.
1261. La luno ne au^skultas, kiam hundo g^in insultas.
1262. La mang^ota fis^o estas ankorau^ en la rivero.
1263. La mano lin jukas.
1264. La morto ne distingas, c^iujn egale atingas.
1265. La morto s^ercon ne komprenas: oni g^in vokas, g^i venas.
1266. La muro havas orelojn.
1267. Langa vundo plej profunda.
1268. Lang' estas mola kaj lau^vole petola.
1269. Lango miela, sed koro kruela.
1270. Lango nenion atingas, se g^in sag^o ne svingas.
1271. La parto plej vasta venos la lasta.
1272. La plej dang^era homo --- malbona in' en domo.
1273. La "por" kaj la "kontrau^".
1274. Larmoj pravecon ne pruvas.
1275. Larmoj s^uldon ne pagas.
1276. Larmo virina baldau^ sekig^as.
1277. La sama afero, sed kun la kapo al tero.
1278. Lasi fali la manojn.
1279. La sigelo ankorau^ ne estas metita.
1280. La tempo c^iam malkas^as la veron.
1281. La tempo venos, ni c^ion komprenos.
1282. La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
1283. La tuta ludo ne valoras kandelon.
1284. La unua trovita.
1285. Lau^ c^iuj leg^oj de la arto.
1286. Lau^du belecon de l' maro, sed c^e rando de arbaro.
1287. Lau^du la maron, sed restu sur tero.
1288. Lau^du tagon nur vespere.
1289. Lau^ la agoj de l' homo estas lia nomo.
1290. Lau^ la frukto oni arbon ekkonas.
1291. La vivo staras sur la karto.
1292. Lavu tutan jaron, negro ne blankig^os.
1293. Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
1294. Leg^e kaj rajte.
1295. Leg^o estas bona, se advokato g^in helpas.
1296. Leg^o estas cedema: kien vi deziras, g^i iras.
1297. Leg^o malaperas, moro dau^ras.
1298. Leg^o mallertulon ligas, lertulon fortigas.
1299. Leg^o pasintaj^on ne tus^as.
1300. Leg^o valoras por poste, sed ne por antau^e.
1301. Lernado havas maldolc^an radikon, sed bonan efikon.
1302. Lernado sen fruktoj ne restas.
1303. Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
1304. Lernu juna, por esti sag^a maljuna.
1305. Lernu juna --- vi scios maljuna.
1306. Lerteco sorc^on ne bezonas.
1307. Levig^u kun la suno, edzig^u dum juna.
1308. Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
1309. Lia cerbo iris promeni.
1310. Liaj dentoj povas festi sabaton.
1311. Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
1312. Liaj flugiloj paralizig^is.
1313. Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
1314. Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
1315. Liberulo iras, kien li deziras.
1316. Li bruligis al si la lipharojn.
1317. Li dentojn prunti ne bezonas.
1318. Li diris adiau^ al la mondo surtera.
1319. Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
1320. Li ec^ el sablo vipojn tordas.
1321. Li ekscitig^as kiel bolanta lakto.
1322. Li esploris iom la fundon de la glaso.
1323. Li estas bravulo en sia angulo.
1324. Li estas en acida humoro.
1325. Li estas en klopodoj de l' kapo g^is piedoj.
1326. Li estas flamig^ema kiel rezina ligno.
1327. Li estas frotita kaj polurita.
1328. Li estas homo sperta kaj lerta.
1329. Li estas kompetenta, kiel besto pri arg^ento.
1330. Li estas la portreto de sia patro.
1331. Li estas portreto de sia patro.
1332. Li estas preskau^ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
1333. Li estas sia propra mastrino.
1334. Li estas vera hidrargo.
1335. Li faras princan promeson, sed ne havas ec^ speson.
1336. Li faris sian lastan translokig^on.
1337. Li foriris kun longa nazo.
1338. Li forpelis siajn piedojn.
1339. Ligno fendita facile flamig^as.
1340. Li havas ankorau^ la lakton sur la lipoj.
1341. Li havas ankorau^ printempon en kapo.
1342. Li havas cerbon ne tro potencan.
1343. Li havas c^iun horon alian moron.
1344. Li havas dentojn ne por parado.
1345. Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
1346. Li havas la kapon fortike sur la kolo.
1347. Li havas la kapon sur g^usta loko.
1348. Li havas la kapon sur la g^usta loko.
1349. Li havas mus^on en la kapo.
1350. Li havas nek c^elon, nek kelon.
1351. Li havas pli da mono ol da bezono.
1352. Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
1353. Li havas pli da s^uldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
1354. Li havas siajn kapricojn.
1355. Li havas truon en la manplato.
1356. Li havis viandon, mi havis nur oston --- li havis la g^uon, mi pagis la koston.
1357. Li jam estas trans montoj kaj maro.
1358. Li jam faras la lastan spiron.
1359. Li j^us elrampis el la ova s^elo.
1360. Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
1361. Li kurag^on kolekti ne bezonas.
1362. Li log^as tie, kien ec^ birdo ne flugas.
1363. Li mem estas patrono por sia persono.
1364. Li mensogas mas^ine.
1365. Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
1366. Li minacas per fingro en la pos^o.
1367. Li ne elpensis la filozofian s^tonon.
1368. Li ne elrampis ankorau^ el la vindoj.
1369. Li ne enlasas pus^on en sian bus^on.
1370. Li ne estas el la grandaj sag^uloj.
1371. Li ne estas el la regimento de timuloj.
1372. Li ne frapis al si ankorau^ la kornojn.
1373. Li ne havas kapon de ministro.
1374. Li neniam venkis la alfabeton.
1375. Li ne toleras ec^ mus^on sur la muro.
1376. Lin tus^as nek admono, nek ordono.
1377. Li pafis sin for.
1378. Li parolas sen senco kaj sen interligo.
1379. Li pasis akvon kaj fajron kaj marc^ojn kaj marojn.
1380. Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
1381. Li prenos kaj benos.
1382. Li pulvon ne elpensis.
1383. Li ripozu trankvile!
1384. Li saltas gracie, kiel urso ebria.
1385. Li salutas profunde kaj mordas hunde.
1386. Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
1387. Li serc^as la venton sur la kampo.
1388. Li sidas en s^uldoj g^is super la s^ultroj.
1389. Li s^telas de najbaro, por doni al altaro.
1390. Li s^vitas ankorau^ super la alfabeto.
1391. Li tau^gas nek por studo, nek por ludo.
1392. Li tenas la nazon supren.
1393. Li trafis el sub pluvo en riveron.
1394. Li tremas, kiel au^tuna folio.
1395. Liveru nur panon, mang^ontoj sin trovos.
1396. Li vidas nur g^is la pinto de sia nazo.
1397. Li vivas en g^uo kaj bruo.
1398. Li vivas sur la tero kiel en infero.
1399. Li vorton en la pos^o ne serc^as.
1400. Li zorgas pri g^i kiel pri neg^o pasintjara.
1401. Log^i en la fino de la mondo.
1402. Longa dormado s^uldojn kreskigas.
1403. Longa konsidero savas de sufero.
1404. Longe c^erpas la kruc^o, g^is g^i fine rompig^as.
1405. Longe s^telas s^telisto, tamen fine li pendos.
1406. Ludi kun iu ludon de pugnoj.
1407. Ludi ventobatadon.
1408. Ludo aparte, kaj afero aparte.
1409. Luksa la vesto, sed malplena la pos^o.
1410. Lumo farig^os, kulpulo trovig^os.
1411. Lupo dormanta s^afon ne kaptas.
1412. Lupo kaptas, sed li ankau^ enfalas.
1413. Lupo lupon ne mang^as.
1414. Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
1415. Lupo s^ang^as la harojn, sed ne la farojn.
1416. Mac^i kaj remac^i.
1417. Magia rondo.
1418. Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
1419. Malantau^ barilo kurag^o estas facila.
1420. Malantau^e mizero, antau^e malespero.
1421. Malaperis kiel s^tono en maron.
1422. Malaperis, kiel vaporo.
1423. Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
1424. Malbona herbo froston ne timas.
1425. Malbona virino diablon superas.
1426. Malbone kas^ita s^teliston incitas.
1427. Malbonon oni memori ne c^esas, bonon oni baldau^ forgesas.
1428. Malbonulon diablo ne prenas.
1429. Maldolc^a por la lango, sed saniga por la sango.
1430. Malfelic^o inviton ne atendas.
1431. Malfelic^oj kaj batoj venas c^iam kun fratoj.
1432. Malfelic^o kaj peko levig^as sen veko.
1433. Malfelic^o komuna estas malpli premanta.
1434. Malfelic^o malofte venas sole.
1435. Malfelic^o sin ne g^enas, faru geston --- g^i tuj venas.
1436. Malfelic^o venas, malfelic^on kuntrenas.
1437. Malfelic^o venas rajde, foriras piede.
1438. Malfelic^o venas sen alvoko.
1439. Malfermita kelo tentas al s^telo.
1440. Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
1441. Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
1442. Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
1443. Malgrandaj infanoj kau^zas laboron, grandaj --- doloron.
1444. Malgranda pezo, sed granda prezo.
1445. Malhumileco estas kara plezuro.
1446. Maljunaj jaroj, sed ne sag^aj faroj.
1447. Malkovri antau^ iu sian koron.
1448. Malnova afero en nova livero.
1449. Malpaco pro limo farig^as kutimo, malpaco pro kredo farig^as heredo.
1450. Malpaculo.
1451. Malpaculon c^iu batas.
1452. Malplac^as nenio, se taksas pasio.
1453. Malplena sako pus^as al peko.
1454. Malplena sako tentas al peko.
1455. Malpli da havo, malpli da zorgoj.
1456. Malpli da posedo, malpli da tedo.
1457. Malpli esperu, pli konsideru.
1458. Malproksime vidas, antau^ la nazo ne vidas.
1459. Malpurulo.
1460. Malric^a kiel muso preg^eja.
1461. Malric^eco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
1462. Malric^eco ne estas malvirto.
1463. Malric^igas ne nehavado, sed tro granda dezirado.
1464. Malric^ulo parencojn ne havas.
1465. Malric^ulo rabiston ne timas.
1466. Malsag^a kiel s^tipo.
1467. Malsag^o estas najbaro de mizero.
1468. Malsag^ulo c^ie sian nomon skribas.
1469. Malsag^ulo de c^iuj flankoj.
1470. Malsag^ulo diris vorteron, sag^ulo komprenas la tutan aferon.
1471. Malsag^ulo en foiro estas bona akiro.
1472. Malsag^uloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
1473. Malsag^ulo kaj infano parolas la veron.
1474. Malsag^ulo, kiel tamburo --- kiu pasas, lin batas.
1475. Malsag^ulo malpacigis kaj dek sag^uloj repacigi ne povas.
1476. Malsag^ulo ne grizig^as nek senharig^as.
1477. Malsag^ulon favoras felic^o.
1478. Malsag^ulon oni batas ec^ en la preg^ejo.
1479. Malsag^ulo ofte estas profeto.
1480. Malsag^ulo s^tonon j^etis, dek sag^uloj g^in ne atingos.
1481. Malsag^ulo venas, komercisto festenas.
1482. Malsanan demandu, al sana donu.
1483. Malsano venas rapide, foriras rigide.
1484. Malsata stomako orelon ne havas.
1485. Malsato donas spriton.
1486. Malsato malfortigas, s^uldo suferigas.
1487. Malsato ne estas frato.
1488. Malsato plej bone gustigas la mang^on.
1489. Malsatulon la fabloj ne nutros.
1490. Mals^parulo g^uas nelonge, avarulo neniam.
1491. Mankas klapo en lia kapo.
1492. Mankis al Petro klopodoj, li ac^etis al si domon.
1493. Manko de oro ne estas malhonoro.
1494. Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
1495. Mano manon lavas.
1496. Manon malkvietan c^iu muro atakas.
1497. Mano pekis, dorso pagas.
1498. Marc^andado ac^eti ne devigas.
1499. Marc^ando ac^eti ne devigas.
1500. Maro c^iujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
1501. Maro da mizeroj.
1502. Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
1503. Mastro en vojo --- servantoj en g^ojo.
1504. Matena horo estas plena de oro.
1505. Matenas, vesperas --- kaj tago malaperas.
1506. Matura ag^o.
1507. Melki kaproviron.
1508. Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
1509. Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
1510. Mensoganto devas havi bonan memoron.
1511. Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
1512. Mensogo kaj s^telo estas du fratoj.
1513. Mensogo malproksimen ne kondukas.
1514. Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
1515. Metio lacigas, metio vivigas.
1516. Metio mang^on ne bezonas kaj mang^on tamen donas.
1517. Meti trabojn sur la vojon.
1518. Mezuri lau^ sia metro.
1519. Mia lango --- mia malamiko.
1520. Mia log^ejo --- mia reg^ejo.
1521. Mia log^ejo estas mia reg^ejo.
1522. Mi ankau^ lokon sur la tero okupas.
1523. Mi blinde pafos, eble trafos.
1524. Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
1525. Mieno fiera al ludo mizera.
1526. Mi flanke sidis, mi ne au^dis nek vidis.
1527. Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
1528. Mi hejme sidis, nenion vidis.
1529. Mi konas miajn homojn.
1530. Mi lavas al mi la manojn.
1531. Mi lin liberigis, li min sag^igis.
1532. Miljaroj ne povis --- minuto els^ovis.
1533. Minacas dento al la vento.
1534. Minaci per pugno en la pos^o.
1535. Minacoj ne mortigas.
1536. Mi ne povas kapti en g^i la sencon.
1537. Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
1538. Mi ne volas tion c^i scii.
1539. Min ne tus^as la afero, mi staras ekstere.
1540. Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
1541. Miraklo inter mirakloj.
1542. Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
1543. Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
1544. Mizero havas talentan kapon.
1545. Mizero instruas.
1546. Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
1547. Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
1548. Mizero saltas, mizero haltas.
1549. Mizero sur mizero.
1550. Mola kiel vakso.
1551. Mono amas kalkulon.
1552. Mono estas reg^o, mono estas leg^o.
1553. Mono fluas al ric^ulo, batoj al malric^ulo.
1554. Mono kuras al mono.
1555. Mono mondon regas.
1556. Mono monon naskas.
1557. Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
1558. Mono perdita, nenio perdita --- honoro perdita, c^io perdita.
1559. Mono plenumas c^iujn oficojn.
1560. Mono publika estu fortika.
1561. Monto gravedig^is, muso naskig^is.
1562. Montradi al si reciproke la dentojn.
1563. Montras parolo, kion cerbo valoras.
1564. Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
1565. Montru moneron, c^io farig^os.
1566. Mordantaj hundoj kuras c^iam kun vundoj.
1567. Morgau^ estas la amata tago de mallaboruloj.
1568. Morgau^ frue venos plue.
1569. Mortinta serc^u c^ielon, vivanta ian celon.
1570. Muele sencele.
1571. Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
1572. Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
1573. Multaj svatig^as, felic^ulo edzig^as.
1574. Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
1575. Multe da fianc^oj, sed la g^usta ne venas.
1576. Multe da peno, neniom da pano.
1577. Multe da sprito, sed neniom da profito.
1578. Multe en kapo, sed nenio en pos^o.
1579. Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
1580. Multe komencite, malmulte plenumite.
1581. Murmuregas la urso, sed danci g^i devas.
1582. Murmuri tra la dentoj.
1583. Muso la katon c^iam ofendis.
1584. Muso satig^is, faruno malbonig^is.
1585. Naivuloj jam ne ekzistas.
1586. Najbaro ne g^emas, kiam boto nin premas.
1587. Naskig^as fianc^ino por sia fianc^o.
1588. Naskig^u, edzig^u kaj mortu --- c^iam monon alportu.
1589. Nazo supren, vento antau^en.
1590. Ne atendis, ne esperis --- malfelic^o aperis.
1591. Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
1592. Ne atingos krio g^is la trono de Dio.
1593. Ne au^skultinte, ne kondamnu.
1594. Ne batalu pot' el tero kontrau^ kaldrono el fero.
1595. Ne batas bastono sen persono.
1596. Ne bedau^ru hierau^an, ne atendu morgau^an, ne forlasu hodiau^an.
1597. Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
1598. Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
1599. Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
1600. Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
1601. Nebuligi al iu la okulojn.
1602. Nebuligi la okulojn.
1603. Neceseco kontrau^vola estas leg^o malmola.
1604. Neceso ne estas kareso.
1605. Ne c^iam dau^ras malbona vetero, ne c^iam dau^ras homa sufero.
1606. Ne c^iam estas festo, venos ankau^ fasto.
1607. Ne c^iam estas sankta Johano.
1608. Ne c^iam per ag^o mezurig^as la sag^o.
1609. Ne c^io batas, kio tondras.
1610. Ne c^io brilanta estas diamanto.
1611. Ne c^io griza estas lupo.
1612. Ne c^ion oni devas severe ekzameni.
1613. Ne c^io utilas, kio brilas.
1614. Ne c^iu aspiranto devas esti prenanto.
1615. Ne c^iu bojato estas s^telisto.
1616. Ne c^iu fianc^ig^as, kiu svatig^as.
1617. Ne c^iu g^ibulo estas sanktulo.
1618. Ne c^iu havas egalan felic^on.
1619. Ne c^iu hundo bojanta estas hundo mordanta.
1620. Ne c^iuj havas egalan felic^on.
1621. Ne c^iu papereto estas banka bileto.
1622. Ne c^iu raporto estas vera vorto.
1623. Ne defendas oro kontrau^ doloro.
1624. Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
1625. Ne diru "hop" antau^ la salto.
1626. Ne doloras frapo sur fremda kapo.
1627. Ne donu kaj ne boju.
1628. Ne ekpepi!
1629. Ne ekzistas en komerco amikeco nek s^erco.
1630. Ne ekzistas forto kontrau^ la morto.
1631. Ne ekzistas fumo sen brulo.
1632. Ne ekzistas fumo sen fajro.
1633. Ne ekzistas honoro sen laboro.
1634. Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
1635. Ne ekzistas kareso sen intereso.
1636. Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
1637. Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
1638. Ne ekzistas ofico sen benefico.
1639. Ne ekzistas regulo sen escepto.
1640. Ne ekzistas savo kontrau^ malbona virino.
1641. Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
1642. Ne el c^iu ligno oni faras violonon.
1643. Ne el unu forno li mang^is jam panon.
1644. Ne elvers^u la malpuran, antau^ ol vi havas la puran.
1645. Ne elvoku lupon el la arbaro.
1646. Ne en c^iu afero estu severa.
1647. Ne en unu tago elkreskis Kartago.
1648. Ne esperite, ne song^ite.
1649. Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
1650. Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
1651. Neevitebla malbono.
1652. Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
1653. Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
1654. Ne faru kalkulon sen la mastro.
1655. Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
1656. Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
1657. Ne fidu heredon, fidu posedon.
1658. Negocaj aferoj estas severaj.
1659. Ne gutas mielo el la c^ielo.
1660. Neg^o kas^as nur g^is printempo.
1661. Ne havante, oni petas; ricevinte, forj^etas.
1662. Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
1663. Ne helpas plendo nek ploro kontrau^ kreditoro.
1664. Ne helpas ploro al doloro.
1665. Ne helpas spegulo al malbelulo.
1666. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
1667. Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
1668. Ne iras hakilo al kolo humila.
1669. Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
1670. Ne iru fadeno antau^ kudrilo.
1671. Ne iru okuloj super la frunton.
1672. Ne jug^o kondamnas, sed jug^anto.
1673. Ne jug^u pri afero lau^ g^ia ekstero.
1674. Nek al teksto, nek al preteksto.
1675. Nek al temo, nek al celo.
1676. Ne kaptita --- ne punita.
1677. Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
1678. Ne kas^ig^as lia lango malantau^ la vango.
1679. Nek eniro, nek eliro.
1680. Nek g^ojo, nek malg^ojo dau^ras eterne.
1681. Nek helpeble, nek konsileble.
1682. Nek io, nek alio.
1683. Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
1684. Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
1685. Ne kotas besto en sia nesto.
1686. Nek pikite, nek hakite.
1687. Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
1688. Nek por baki, nek por haki.
1689. Ne krac^u en puton, c^ar vi trinki bezonos.
1690. Ne kredas s^telisto, ke honestaj ekzistas.
1691. Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
1692. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
1693. Nek transnag^eble, nek transireble.
1694. Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
1695. Ne lacig^os mano, ne farig^os pano.
1696. Ne lacig^u viaj manoj pri fremdaj infanoj.
1697. Ne lau^du la tagon antau^ vespero.
1698. Neleg^e akirita ne estas profita.
1699. Ne longe sinjora dau^ras favoro.
1700. Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
1701. Ne maro dronigas s^ipon, sed la ventoj.
1702. Ne mia estas la c^evalo, min ne tus^as g^ia falo.
1703. Ne moku mizeron de alia, c^ar baldau^ venos via.
1704. Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
1705. Ne movi la bus^on!
1706. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
1707. Ne naskig^u ric^a, naskig^u felic^a.
1708. Nenia ago farig^as sen pago.
1709. Nenia konstruo povas esti sen bruo.
1710. Neniam atendita ofte venas subite.
1711. Nenia peketo restas longe sekreto.
1712. Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
1713. Nenie semata, c^ie trovata.
1714. Neniom da oro, sed bona gloro.
1715. Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj s^uldoj turmentas.
1716. Neniu estas profeto en sia urbeto.
1717. Neniu sanktulo estas sen makulo.
1718. Neniu scias, kio morgau^ lin trafos.
1719. Neniu vidas, kio lin insidas.
1720. Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
1721. Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
1722. Ne pentru diablon sur la muro.
1723. Ne por lupo estas supo.
1724. Ne povas c^iu homo esti pap' en Romo.
1725. Ne prediku knabino al via patrino.
1726. Ne prenis pastro la donon --- rekas^u sako la monon.
1727. Ne prokrastu g^is morgau^, kion vi povas fari hodiau^.
1728. Ne punu edzinon antau^ infanaj okuloj, ne punu infanojn antau^ fremduloj.
1729. Ne pus^u vian regularon en fremdan anaron.
1730. Ne rapidu insulti, volu au^skulti.
1731. Ne rapidu kun fido antau^ longa kunesido.
1732. Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
1733. Ne rapidu, trankvile decidu.
1734. Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
1735. Ne sama la vento blovas konstante.
1736. Ne sanktuloj potojn faras.
1737. Nesciado de leg^o neniun pravigas.
1738. Ne serc^u bonan arbaron, serc^u bonan najbaron.
1739. Ne servas larmo anstatau^ armo.
1740. Ne spicig^as mang^o de mastrina beleco.
1741. Ne sufic^as ploro al kreditoro.
1742. Ne s^ovu la nazon en fremdan vazon.
1743. Ne s^ovu nazon en fremdan vazon.
1744. Ne s^pari monon nek penon.
1745. Ne s^telus s^telistoj, se ne ekzistus kas^istoj.
1746. Ne tau^gas du ursoj por unu nesto.
1747. Ne tau^gas la vero por komerca afero.
1748. Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
1749. Ne timu tranc^ilon, timu babilon.
1750. Ne trovante bovinon, oni s^telas kokinon.
1751. Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin c^asis.
1752. Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
1753. Ne valoranto plac^as, sed plac^anto valoras.
1754. Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
1755. Ne valoras la akiro ec^ la penon de l' deziro.
1756. Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
1757. Ne veku malfelic^on, kiam g^i dormas.
1758. Ne venas honoro sen laboro.
1759. Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.
1760. Ne venas rato mem al kato.
1761. Ne venos rato mem al kato.
1762. Ne venos rato mem al la kato.
1763. Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
1764. Nevo de papo facile farig^as kardinalo.
1765. Ne voku diablon, c^ar li povas aperi.
1766. Ne volas kokin' al festeno, sed oni g^in trenas perforte.
1767. Ne volis rajdi sur c^evalo, ekrajdis sur azeno.
1768. Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
1769. Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
1770. Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
1771. Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
1772. Nigran kornikon sapo ne blankigos.
1773. Nigro sur blanko pruvas sen manko.
1774. Ni laboru kaj esperu.
1775. Nin c^iam ravas, kion ni ne havas.
1776. Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
1777. Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
1778. Ni vidas, kiu ridas --- kiu ploras, ni ne vidas.
1779. Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
1780. Nokte ec^ monstro estas belulo.
1781. Nomo egala, sed esenco mala.
1782. Notu en la kamentubo.
1783. Nova balailo bone balaas.
1784. Novaj sinjoroj --- novaj moroj.
1785. Nova stato --- nova vivo.
1786. Nuda kaj kruda, sen gros^o en pos^o.
1787. Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
1788. Nun finig^as mia klereco.
1789. Nur pano kun fromag^o, sed afabla vizag^o.
1790. Nur suferinto s^atas felic^on.
1791. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
1792. Nutri per promesoj.
1793. Nutru lupon plej sate, li c^iam serc^as arbaron.
1794. Obstina kiel kapro.
1795. Ofta festo --- malplena kesto.
1796. Ofte c^apo de kampulo kovras kapon de sag^ulo.
1797. Ofte de kau^zo senenhava venas efiko plej grava.
1798. Ofte kantas la bus^o, kiam ploras la koro.
1799. Ofte ligis malsag^ulo kaj dek sag^uloj malligi ne povas.
1800. Ofte ligis malsag^ulo, kaj sag^uloj malligi ne povas.
1801. Ofte mano forgesas, kion bus^o promesas.
1802. Ofte sag^ulo vivas malric^e kaj malsag^ulo felic^e.
1803. Okaza komplimento ne iras al testamento.
1804. Okazo faras s^teliston.
1805. Okazo kreas s^teliston.
1806. Okazon kaptu c^e l' kapo, c^ar la vosto estas glita.
1807. Okulo avidas c^ion kion vidas.
1808. Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
1809. Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
1810. Okulo ne atentas, dorso eksentas.
1811. Okulo ne vidis --- pagu la sako.
1812. Okupi sen celo lokon sub c^ielo.
1813. Oni akceptas lau^ vizag^o, oni forlasas lau^ sag^o.
1814. Oni batas la oron, por provi g^ian valoron.
1815. Oni batas, malkaresas, kaj ec^ plori ne permesas.
1816. Oni batas ne la ag^on, sed la vizag^on.
1817. Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
1818. Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
1819. Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
1820. Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsag^ulon per lia rido.
1821. Oni elbatas kojnon per kojno.
1822. Oni estas ric^a neniam sufic^e.
1823. Oni faris, oni c^esis, kaj ni c^ion forgesis.
1824. Oni invitas --- venu, oni donacas --- prenu.
1825. Oni komencas per s^teletoj kaj finas per s^telegoj.
1826. Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
1827. Oni lekas la manon, sed celas la panon.
1828. Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
1829. Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
1830. Oni metis makulon en mian kalkulon.
1831. Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
1832. Oni ne povas sin movi lau^ c^iu vento aparte.
1833. Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
1834. Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
1835. Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
1836. Oni pris^telas ne ric^ulon, sed sengardulon.
1837. Oni tondas s^afinojn, tremas la s^afoj.
1838. Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
1839. Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
1840. Ora s^losilo c^ion malfermas.
1841. Ora s^losilo c^iun pordon malfermas.
1842. Ordigi al iu la kapon.
1843. Ordo estas beno por c^iu entrepreno.
1844. Ordonita kiso havas guston maldolc^an.
1845. Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
1846. Oro nur fingron eksvingas kaj c^ion atingas.
1847. Ovo kokinon ne instruas.
1848. Paca silento, ke ne blovas ec^ vento.
1849. Paco al lia cindro!
1850. Pafi --- maltrafi.
1851. Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
1852. Pagas ne ric^ulo, pagas kulpulo.
1853. Pagi por fremda festeno.
1854. Pagi sen partopreno por fremda festeno.
1855. Pago de s^uldanto estas bona en c^iu kvanto.
1856. Pagos lupo por la s^afo.
1857. Palpi al iu la pulson.
1858. Pano bus^on ne serc^as.
1859. Pano estas alportita, korbo estu forj^etita.
1860. Pardonemeco superas justecon.
1861. Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
1862. Parenco per Adamo.
1863. Parolanto semas, au^danto rikoltas.
1864. Paroli dolc^e en la orelon.
1865. Paroli per vortoj kovritaj.
1866. Paroli sensencaj^on.
1867. Parolo ang^ela, sed penso pri s^telo.
1868. Parolo estas arg^ento, oron similas silento.
1869. Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
1870. Pasero sperta estas lerta.
1871. Pasero sperta ne bezonas averton.
1872. Pasinta doloro for el memoro.
1873. Pastron nutras preg^ejo.
1874. Pastro s^afon ne prenas, g^i hejmen revenas.
1875. Pastro vivas de preg^oj, advokato de leg^oj.
1876. Patroj avaras, infanoj mals^paras.
1877. Pecon detranc^itan al la pano ne regluu.
1878. Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
1879. Peke akirita ne estas profita.
1880. Pekinto pentas, kolero silentas.
1881. Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
1882. Peko malnova perdas pekecon.
1883. Pekon serc^i oni ne bezonas.
1884. Pelis pavon, falis kavon.
1885. Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
1886. Pelu mizeron tra l' pordo, g^i revenos tra l' fenestro.
1887. Pendonto ne dronos.
1888. Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
1889. Per bezono venas mono.
1890. Perdig^as per pruntedono amiko kaj mono.
1891. Perdi la kandelon el la kapo.
1892. Perdi la kurag^on.
1893. Perdi la sag^on.
1894. Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
1895. Pereis s^afino, pereu ankau^ la s^afido.
1896. Per eraro ne pravig^as la faro.
1897. Perforta amo estas plej forta malamo.
1898. Per insulto kaj kolero ne klarig^as afero.
1899. Per kio la veto?
1900. Per la kapo malsupren.
1901. Per lango flatas, per mano batas.
1902. Per lerta admono alfluas la mono.
1903. Per mezuro kaj peso akirig^as sukceso.
1904. Per mono ec^ silento farig^as elokvento.
1905. Per mono, ne per mano punu vilag^anon.
1906. Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
1907. Per pacienco kaj fervoro sukcesas c^iu laboro.
1908. Per pacienco venas scienco.
1909. Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
1910. Per promesoj estas pavimita la infero.
1911. Per tro multa varto malbonig^as la farto.
1912. Per unu s^tono oni du j^etojn ne faras.
1913. Per vorto g^entila c^io estas facila.
1914. Peto de barono estas ordono.
1915. Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
1916. Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
1917. Petolu, diboc^u, sed poste sorton ne riproc^u.
1918. Petro kornojn tenas, Pau^lo lakton prenas.
1919. Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
1920. Petro parolas sen direkto, sed Pau^lo konjektu.
1921. Petro rifuzas, Pau^lo ekuzas.
1922. Piaj deziroj.
1923. Piedo ne atentis, kapo eksentis.
1924. Piki al iu la vundan lokon.
1925. Plej bona gvidilo estas la lango.
1926. Plej bona kuracisto estas la tempo.
1927. Plej bona sprito estas silento.
1928. Plej bone ridas, kiu laste ridas.
1929. Plej certa laboro --- laboro per oro.
1930. Plej dang^era malsano estas manko de sag^o.
1931. Plej facile promeso rimig^as kun forgeso.
1932. Plej granda potenco kus^as en la komenco.
1933. Plej juna katido musojn jam pelas.
1934. Plej kruela estas redono por farita bono.
1935. Plej kuirita kampulo c^iam restos krudulo.
1936. Plej sag^a maljunulo ne estas tro sag^a.
1937. Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
1938. Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
1939. Plena kaso s^teliston altiras.
1940. Plena sako c^iun mastron al vi klinos.
1941. Plena stomako lau^das la faston.
1942. Plenblovi la lipojn.
1943. Plendoj stomakon ne plenigas.
1944. Plenumig^is la tasko per granda fiasko.
1945. Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
1946. Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
1947. Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
1948. Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
1949. Pli bona branc^o sennuksa, ol kag^o plej luksa.
1950. Pli bona c^ifona vesto, ol ric^eco en malhonesto.
1951. Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
1952. Pli bona estas io, ol nenio.
1953. Pli bona --- estas malamiko de bona.
1954. Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgau^ venu".
1955. Pli bona estas paco felic^a, ol havo plej ric^a.
1956. Pli bona estas sag^a malamiko, ol malsag^a amiko.
1957. Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
1958. Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
1959. Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
1960. Pli bona io ol nenio.
1961. Pli bona pano sen butero, ol dolc^a kuko sen libero.
1962. Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.
1963. Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
1964. Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
1965. Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
1966. Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
1967. Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
1968. Pli bone estas sensale, ol tro sale.
1969. Pli bone estas s^viti ol tremi.
1970. Pli bone fleksig^i, ol rompig^i.
1971. Pli bone malfrue, ol neniam.
1972. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
1973. Pli bone ne fari, ol erari.
1974. Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
1975. Plibono estas malamiko de bono.
1976. Pli da bruo, ol da faro.
1977. Pli da havo, pli da klopodoj.
1978. Pli da infanoj, pli da beno.
1979. Pli da infanoj, pli da manoj.
1980. Pli da mono, pli da zorgo.
1981. Pli da okuloj, pli da certeco.
1982. Pli efike ol bato pelas malsato.
1983. Pli facile estas eviti ol spiti.
1984. Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
1985. Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
1986. Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
1987. Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
1988. Pli facile estas perdi vilag^on, ol akiri domon.
1989. Pli facile estas regi ol agi.
1990. Pli facile estas vilag^on perdi, ol domon akiri.
1991. Pli felic^a estas donanto ol prenanto.
1992. Pli felic^a estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
1993. Pli felic^a sinjoro sen havo, ol ric^ulo sed sklavo.
1994. Pli helpas guto da felic^o, ol barelo da sag^o.
1995. Pli kara estas kap' ol c^apo.
1996. Pli kara estas kapo ol c^apo.
1997. Pli kara kapo ol c^apo.
1998. Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
1999. Pli tiras virina haro, ol c^evala paro.
2000. Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
2001. Pli valoras interkonsento, ol jug^a dokumento.
2002. Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
2003. Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
2004. Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
2005. Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
2006. Pli valoras propra c^emizo, ol fremda plena valizo.
2007. Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
2008. Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
2009. Pli valoras vinagro donacita, ol vino ac^etita.
2010. Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
2011. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
2012. Plumo ne sentas, papero silentas.
2013. Pluvo en Aprilo --- por la tero utilo.
2014. Popola kutimo havas valoron de leg^o.
2015. Popolo diras, Dio diras.
2016. Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
2017. Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
2018. Por c^iu ago venas la tempo de pago.
2019. Por c^iu ago venos tempo de pago.
2020. Por c^iu faro estas horo.
2021. Por c^iu plezuro devas esti mezuro.
2022. Por ebriulo ne ekzistas dang^ero.
2023. Por fremda koro ne ekzistas esploro.
2024. Por gasto ne petita mankas kulero.
2025. Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
2026. Por honoro ni dankas, se mang^' al ni mankas.
2027. Por hundon dronigi, oni nomas g^in rabia.
2028. Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
2029. Por la mono pastra preg^o, por la mono romp' de leg^o.
2030. Por li ec^ la muso ne estas sen felo.
2031. Por longa malsano kurac' estas vana.
2032. Por malfrua gasto restas nur osto.
2033. Por malsag^ulo bastono --- por sag^ulo leciono.
2034. Por malsanulo forto, por kokido la morto.
2035. Por mia mono mi ankau^ estas barono.
2036. Por mus^on mortigi, oni pafilegon ne uzas.
2037. Por nenio oni faras nenion.
2038. Por paro amanta c^iu loketo sufic^as.
2039. Por parolo delira ne ekzistas rediro.
2040. Por patrino ne ekzistas infano malbela.
2041. Por Pau^lo sperto --- por Petro averto.
2042. Por peko senkonscia puno nenia.
2043. Por pendigi s^teliston, antau^e lin kaptu.
2044. Por pot' argila poto fera estas najbaro dang^era.
2045. Por regna speso ne ekzistas forgeso.
2046. Por ric^ulo fasto --- por malric^ulo festo.
2047. Por sag^ulo sufic^as aludo.
2048. Por sia oro c^iu estas sinjoro.
2049. Por sperto kaj lerno ne sufic^as eterno.
2050. Por s^afon formang^i, lupo trovos pretekston.
2051. Por s^afo tondita Dio venton moderigas.
2052. Por unu --- festeno, por alia --- c^agreno.
2053. Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
2054. Por via bono vin regalas bastono.
2055. Por virta orelo ne dang^eras vorto malbela.
2056. Post alkutimig^o doloras disig^o.
2057. Post brua vento subita silento.
2058. Post dolc^a vino restas acida vinagro.
2059. Post domag^o venas sag^o.
2060. Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
2061. Post kolero venas favoro.
2062. Post konfeso venas forgeso.
2063. Post la batalo preg^o ne helpas.
2064. Post la falo oni farig^as singarda.
2065. Post la fasto venas festo.
2066. Post la fino de l' batalo estas multe da kurag^uloj.
2067. Post mia malapero renversig^u la tero.
2068. Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
2069. Post nokta ripozo helpas la muzo.
2070. Post sufero venas prospero.
2071. Post vetero malbela lumas suno plej hela.
2072. Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
2073. Poton taksu lau^ sono, sinjoron lau^ tono.
2074. Prave li ricevas.
2075. Prave punite lau^merite.
2076. Prediki al surduloj.
2077. Preg^ejo proksima, sed Dio malproksima.
2078. Preg^on faru, sed farunon preparu.
2079. Preg^u al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
2080. Preg^u kore kaj laboru fervore.
2081. Preni iun sur la dentojn.
2082. Prenu kiel vi volas, la poto c^iam bolas.
2083. Pri dolc^a vorto ne fieru, maldolc^an ne koleru.
2084. Pri gustoj oni disputi ne devas.
2085. Pri havo najbara oni estas malavara.
2086. Pri kio amikoj sekretas, ili vian jug^on ne petas.
2087. Pri kio estas la afero?
2088. Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
2089. Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
2090. Pri lando malproksima estas bone mensogi.
2091. Pri la s^trumpa truo scias nur la s^uo.
2092. Pri nenio oni povas j^uri.
2093. Printempo semas, au^tuno rikoltas.
2094. Pripensu malrapide kaj agu decide.
2095. Pri propra afero neniu jug^as libere.
2096. Pri tio jam c^iuj paseroj babilas.
2097. Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
2098. Pro eraro ne pravig^as la faro.
2099. Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
2100. Pro homo fiera g^ojas infero.
2101. Pro kapo malsag^a suferas la kruroj.
2102. Pro karta preno perdig^is bieno.
2103. Prokrastita ne estas perdita.
2104. Proksima kubuto, sed ne por la bus^o.
2105. Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2106. Promesi orajn montojn.
2107. Promesita trezoro estas sen valoro.
2108. Promeso estas larg^a, plenumo estas s^arg^a.
2109. Promeso ne satigas.
2110. Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
2111. Pro najleto bagatela pereis c^evalo plej bela.
2112. Pronomoj "mia", "min" kaj "mi" en mondo regas c^iam tri.
2113. Propeka kapro.
2114. Propran g^ibon neniu vidas.
2115. Propran vangon neniu batas.
2116. Propra opinio ne estas leg^o por alia.
2117. Propra sufero --- plej granda sur tero.
2118. Propra supo brogas, fremda allogas.
2119. Propra volo ordonon superas.
2120. Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
2121. Pro vorta ludo li ec^ patron ne domag^as.
2122. Pro vorta piko ofte perdig^as amiko.
2123. Prunto amikon forpelas.
2124. Puno pekon svingas, favorkoreco g^in estingas.
2125. Pura c^ielo fulmon ne timas.
2126. Pura konscienco estas plej granda potenco.
2127. Putrado de fis^o komencig^as de l' kapo.
2128. Rado malbona knaras plej multe.
2129. Rajdi sur c^evalo oni ne lernas sen falo.
2130. Rakonti c^ion faritan kaj kas^itan.
2131. Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
2132. Rano ec^ en palaco sopiras pri marc^o.
2133. Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
2134. Rapide --- senvide.
2135. Rapidu malrapide.
2136. Raporti pri c^iuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
2137. Razisto raziston razas.
2138. Regna kaso --- bona c^aso.
2139. Reg^o donacis, sed polico minacas.
2140. Rekomendo kondukas al plendo.
2141. Renkontig^is la kato kun sentima rato.
2142. Respektu Dion kaj reg^on kaj obeu la leg^on.
2143. Restas nek konsilo, nek konsolo.
2144. Resti maljuna knabino.
2145. Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
2146. Restu tajloro c^e via laboro.
2147. Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
2148. Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
2149. Ricevi mus^on en la cerbon.
2150. Ricevis bandito lau^ sia merito.
2151. Ricevos vulpo por sia kulpo.
2152. Ric^a estas tiu, kiu s^uldas al neniu.
2153. Ric^a preparo, sed povo avara.
2154. Ric^a zorgas pri c^ampano, malric^a pri pano.
2155. Ric^eco estas frato de fiereco.
2156. Ric^eco sen gvido kiel c^evalo sen brido.
2157. Ric^igas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
2158. Ric^ulo havas grandan parencaron.
2159. Ric^ulo havas kornojn, malric^ulo dornojn.
2160. Ric^ulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
2161. Ric^ulo veturas, malric^ulo kuras.
2162. Ridas blindulo pri lamulo.
2163. Rido matene --- ploro vespere.
2164. Rigardac^i kiel bovido.
2165. Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
2166. Rigardi malafable.
2167. Rigardi per ambau^ okuloj.
2168. Rigardu per ambau^ okuloj!
2169. Ripetado estas plej bona lernado.
2170. Ripetata parolo pri la sama titolo.
2171. Riveretoj fluas al riveroj.
2172. Rol' de virino --- bona mastrino.
2173. Romo estas tie, kie estas la papo.
2174. Rostita kolombeto ne flugas al bus^eto.
2175. Rusto mang^as feron, c^agreno la koron.
2176. Rusto mang^as la feron, kaj zorgo la homon.
2177. Sag^a estas la frato post ricevo de l' bato.
2178. Sag^a estas la hundo post ricevo de l' vundo.
2179. Sag^a hundo post la vundo.
2180. Sag^a kapo duonvorton komprenas.
2181. Sag^a scias, kion li diras --- malsag^a diras, kion li scias.
2182. Sag^a tenas aferon, malsag^a esperon.
2183. Sag^o abunda, sed ne profunda.
2184. Sag^o barbon ne atendas.
2185. Sag^ulo scias ion, sed neniu scias c^ion.
2186. Sako alenon ne tenas, g^i baldau^ elvenas.
2187. Sako malplena sin rekte ne tenas.
2188. Sako ne sonas --- amiko ne konas.
2189. Sakon kun truo vi neniam plenigos.
2190. Saltadi c^irkau^ afero, kiel blovata neg^ero.
2191. Saltadi el unua al deka.
2192. Sama bus^o blovas varmon kaj malvarmon.
2193. Sama gento, sama sento.
2194. Samaj kondic^oj, samaj superstic^oj.
2195. Sango bolas, juneco petolas.
2196. Sango komuna reciproke sin altiras.
2197. Sango ne silentas, sian sangon g^i sentas.
2198. Sanigaj^o malbongusta, sed efiko plej g^usta.
2199. Sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas.
2200. Sapo blankecon ne havas, tamen blanke g^i lavas.
2201. Sapumi la okulojn.
2202. Sata malsatan ne povas kompreni.
2203. Sata stomako ne lernas volonte.
2204. Scias la kato, kies lardon g^i mang^is.
2205. Scienco havas semon enuan, sed frukton bong^uan.
2206. Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
2207. Scion akiru, sed ne c^ion eldiru.
2208. Sciu elokventi, sciu ankau^ silenti.
2209. Sciu funde, sed tenu profunde.
2210. Se al hundo mankas nenio, g^in atakas rabio.
2211. Se amas Dio, prosperas c^io.
2212. Se amiko petas, li neniam ripetas.
2213. Se birdo tro bekas, la katon g^i vekas.
2214. Se brulas nenio, fumo ne iras.
2215. Se c^iu balaos antau^ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
2216. Se c^iu speson donos, malric^ulo malsaton ne konos.
2217. Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
2218. Se devigas neceso, faru kun kareso.
2219. Se Dio ne arang^os, lupo vin ne mang^os.
2220. Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
2221. Se Dio ordonos, ec^ s^ton' lakton donos.
2222. Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
2223. Se elsaltas la okazo, g^i rompig^as kiel vazo.
2224. Se en kor' io sidas, vizag^o perfidas.
2225. Se ezoko piig^is, gobio ne dormu.
2226. Se forestas la suno, sufic^as la luno.
2227. Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
2228. Se gut' al guto alig^as, maro farig^as.
2229. Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
2230. Se homoj mankas, infano ankau^ estas homo.
2231. Se io venas al bus^o, bus^on ne fermu.
2232. Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
2233. Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
2234. Se kalumnio ec^ pasas, g^i c^iam ion lasas.
2235. Se kalumnio ne brulas, g^i almenau^ makulas.
2236. Seka panpeco, sed en libereco.
2237. Se la arbo falis, c^iu branc^on derompas.
2238. Se la c^ielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
2239. Se la gasto estas amata, ec^ lia servanto ne restas malsata.
2240. Se la gasto meritas, ec^ lia hundo profitas.
2241. Se la kaliko tro plenig^as, la vino elvers^ig^as.
2242. Selante c^evalon, oni g^in karesas.
2243. Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
2244. Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de g^i ne suferos.
2245. Se lipo dikig^as, ventro maldikig^as.
2246. Se lupo ekpentis, s^afo atentu.
2247. Se malric^ulo sukcesas, li c^iujn forgesas.
2248. Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
2249. Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
2250. Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapis^on.
2251. Se mi scius, kion mi ne scias, c^iuj sag^uloj min envius.
2252. Se muso nur unu truon disponas, g^i baldau^ la vivon fordonas.
2253. Sen atendo, sen espero venis mizero.
2254. Senc^esa guto ec^ s^tonon traboras.
2255. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulp-atesto.
2256. Senditon oni au^skultas au^ ne au^skultas, sed ne punas nek insultas.
2257. Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
2258. Se ne estus "se" kaj "tamem", mi al c^io dirus amen.
2259. Se neg^as sur la monto, estas malvarme en la valo.
2260. Se ne la "se" malfelic^a, mi estus nun homo plej ric^a.
2261. Se neniu plendas, neniu defendas.
2262. Se ne plac^as la najbaro, ne plac^as lia faro.
2263. Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
2264. Sen fajro ne brulas ec^ pajlo.
2265. Senfara plendo ne estas defendo.
2266. Senfortuloj longe vivas.
2267. Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
2268. Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
2269. Senlaboreco dormon alportas.
2270. Senlaboreco estas patrino de c^iuj malvirtoj.
2271. Sen laboro ne venas oro.
2272. Senlanigu, sed ne senfeligu.
2273. Senlanigu, sed ne senhau^tigu.
2274. Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
2275. Sen mono en urbon ne iru.
2276. Sen mono oni estas nulo, kun mono --- sag^ulo.
2277. Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
2278. Senpaga estas nur la morto, sed g^i kostas la vivon.
2279. Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
2280. Sen povo kolero estas ridinda afero.
2281. Sen regalo ne estas balo.
2282. Sen rigardo, sen gardo.
2283. Sen speso unua ne ekzistas la dua.
2284. Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
2285. Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
2286. Se okulo ne vidis, pagas la pos^o.
2287. Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
2288. Se Pec^jo ne semos, Petro ne rikoltos.
2289. Se peko trafas, ec^ bastono ekpafas.
2290. Serc^i la tagon pasintan.
2291. Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
2292. Servo al Dio vana ne restas.
2293. Servo ne petita ne estas merita.
2294. Servo postulas reservon.
2295. Se sako tro plenig^as, g^i baldau^ diss^irig^as.
2296. Se silentas dras^ejo, malpacas log^ejo.
2297. Se stomako doloras, kapo laboras.
2298. Se unu ne venis, dek ne atendas.
2299. Se vendisto ne mensogas, li ac^etanton ne allogas.
2300. Se vi donas mielon, donu ankau^ kuleron.
2301. Se vi faros vin s^afo, la lupoj vin mang^os.
2302. Se vi krudulon iom karesos, li al si c^ion permesos.
2303. Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
2304. Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
2305. Se vi prenis la violonon, prenu ankau^ la arc^on.
2306. Se vi pri c^io informig^os, vi baldau^ maljunig^os.
2307. Se vi sendis malsag^ulon, sendu kontrolon.
2308. Se vi senfine parolos, de g^i la poto ne bolos.
2309. Se vi sidos en branoj, vin mang^os la porkoj.
2310. Se vi s^afo farig^os, lupoj ne mankos.
2311. Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
2312. Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
2313. Sia estas kara pli ol la najbara.
2314. Sia estas kara pli ol najbara.
2315. Sian sorton neniu evitos.
2316. Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
2317. Sidi en amaso da embaraso.
2318. Sidi en laboroj g^is super la oreloj.
2319. Sidi kiel muso sub balailo.
2320. Sidi kiel sur pingloj.
2321. Sidi sur pingloj.
2322. Sidu lango malantau^ la vango.
2323. Sieg^i ies pordon.
2324. Silente!
2325. Silento estas konsento.
2326. Silentu donante, parolu ricevante.
2327. Simio al simio plac^as pli ol c^io.
2328. Singardeman Dio gardas.
2329. Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
2330. Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
2331. Sinjoro karesas, sed baldau^ c^esas.
2332. Sinjoro petas, kvazau^ dekretas.
2333. Sin turni al la pos^o.
2334. Situacio sen eliro.
2335. Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
2336. Sola vojo libera al la fundo rivera.
2337. Song^o teruras, song^o forkuras.
2338. Sonorado al li venas, sed de kie --- li ne komprenas.
2339. Sonorilo vokas al preg^ejo kaj mem neniam eniras.
2340. Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
2341. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
2342. Sperta mano ne restas sen pano.
2343. Sperto sag^on akrigas.
2344. Spesmilo superflua pos^on ne s^iras.
2345. Spesmilo vojon trabatas.
2346. Spiko malplena plej alte sin tenas.
2347. Sprita vorto tentas, nenion atentas.
2348. Sprit' en tempo ne g^usta estas tre malbongusta.
2349. Staras la morto jam en la korto.
2350. Starig^i obstine.
2351. Stari per unu piedo en la tombo.
2352. Stari por iu kiel muro kaj turo.
2353. Staris, ekfaris.
2354. Stomako malsata nur pri pano meditas.
2355. Stomako ne estas spegulo: kion g^i mang^is, ne vidas okulo.
2356. Strec^ig^i el la hau^to.
2357. Strec^i la orelojn.
2358. Strec^u la okulojn!
2359. Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
2360. Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
2361. Suferinto pli valoras, ol lerninto.
2362. Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
2363. Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
2364. Superpinte --- nur tus^inte.
2365. Sur arbon klinig^intan saltas la kaproj.
2366. Sur c^eval' de najbaro la s^arg^o ne pezas.
2367. Sur c^iu flanko nur manko kaj manko.
2368. Sur la s^telisto brulas la c^apo.
2369. Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
2370. Sur leg^a bazo.
2371. Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
2372. Surmeto rompas, komparo trompas.
2373. Suspekto pruvon ne egalas.
2374. S^afaro harmonia lupon ne timas.
2375. S^afo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
2376. S^afo kalkulita ne estas savita.
2377. S^ajnon ne fidu, jug^i ne rapidu.
2378. S^ajno trompas.
2379. S^atu amikon lau^ la dato de akiro.
2380. S^erce dirite, cele pensite.
2381. S^ipon rompitan c^iuj ventoj atakas.
2382. S^irig^is fadeno sur la bobeno.
2383. S^iru rozojn en somero, c^ar en vintro ili ne estas.
2384. S^iru rozojn en somero, c^ar en vintro ili ne estos.
2385. S^iru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
2386. S^losilo uzata ruston ne konas.
2387. S^paru gros^on --- vi havos plenan pos^on.
2388. S^paru kiam bone, vi havos kiam bezone.
2389. S^telaj^okas^isto mem estas s^telisto.
2390. S^teletiston oni batas, s^telegiston oni s^atas.
2391. S^teli c^e s^telisto estas malfacile.
2392. S^telisto s^teliston evitas, c^ar li tie ne profitas.
2393. S^telisto s^teliston ne perfidas.
2394. S^telu malproksime, edzig^u proksime.
2395. S^tono de falpus^ig^o.
2396. S^uldo estas unua heredanto.
2397. S^uldo havas longan vivon.
2398. S^uldoj kaj mizero estas najbaroj.
2399. S^uldo kaj mizero estas najbaroj.
2400. S^uldo ne bruas, tamen dormon detruas.
2401. S^uldo ne makulas, sed pagon postulas.
2402. S^uldo ne rustig^as, s^uldo ne mortig^as.
2403. S^uldon tempo ne kuracas.
2404. S^uti polvon en la okulojn.
2405. Tablo festena, sed telero malplena.
2406. Tablo kovrita faras amikojn.
2407. Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
2408. Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
2409. Tago arang^as, tago s^ang^as.
2410. Tago festa --- for aferoj.
2411. Tago tagon sekvas, sed ne similas.
2412. Tajloro krimis, botisto pendas.
2413. Taksi la sanon ni lernas en malsano.
2414. Tani al iu la hau^ton.
2415. Tapis^on ne deziris, maton akiris.
2416. Temp' estas mono.
2417. Temp' estas valoro simile al oro.
2418. Tempo flatas, tempo batas.
2419. Tempo kaj cirkonstancoj sag^on alportas.
2420. Tempo prenas, tempo pagas.
2421. Tempo toleras, sed vero aperas.
2422. Tempo venos, zorgon prenos.
2423. Teni iun per fera mano.
2424. Teni la okulojn en strec^o.
2425. Teni sian langon en la bus^o.
2426. Tie c^i malbone, tie nebone.
2427. Tie iras fumo per densaj nuboj.
2428. Tiel estas, tiel restas.
2429. Tien okuloj iras, kien la koro deziras.
2430. Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
2431. Timi sian propran ombron.
2432. Timo havas grandajn okulojn.
2433. Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
2434. Tio c^i estas lau^ lia gusto.
2435. Tio estas lia amata c^evaleto.
2436. Titolo sen mono --- sensignifa sono.
2437. Tolaj^on malpuran lavu en la domo.
2438. Tondro kampulon memorigas pri Dio.
2439. Tordi s^nurojn el sablo.
2440. Trafe au^ maltrafe.
2441. Trafi de Scilo al H^aribdo.
2442. Trafi du celojn per unu s^tono.
2443. Trafi per la parolo rekte en la vizag^on.
2444. Trafi per la vizag^o en koton.
2445. Trafis falc^ilo sur s^tonon.
2446. Trafis hakilo al ligno malmola.
2447. Trafis pugno pugnon.
2448. Traflugis ang^elo preter orelo.
2449. Trafos hakilo al ligno malmola.
2450. Tralavi la gorg^on.
2451. Tranc^i rekte en la karnon.
2452. Transsalte --- senhalte.
2453. Trapafadi la aeron.
2454. Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
2455. Tra vitro de teruro pligrandig^as la mezuro.
2456. Tremo atakas.
2457. Treni sian vivon de mizero al mizero.
2458. Trinki pro ies sano.
2459. Trio plac^as al Dio.
2460. Troa festeno estas veneno.
2461. Tro akra fajro estas sen dau^ro.
2462. Tro alta postulo ac^etanton ne s^arg^as.
2463. Troa petolo dang^era al kolo.
2464. Troa petolo estas dang^era por la kolo.
2465. Tro da bono ne turmentas.
2466. Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
2467. Tro da konfido kondukas al perfido.
2468. Tro da kuiristoj kac^on difektas.
2469. Tro da libero kondukas al mizero.
2470. Tro da metioj --- profitoj neniaj.
2471. Tro elektema ricevas nenion.
2472. Tro forta j^uro --- la afero ne pura.
2473. Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
2474. Tro kara arang^o por malkara tagmang^o.
2475. Tro longa atendo g^is fino de l' vendo.
2476. Tro longa sufero --- malgranda espero.
2477. Tro multe da salo malbonigas la mang^on.
2478. Tro nutrata kapro farig^as kiel apro.
2479. Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
2480. Tro rapida edzig^o --- porc^iama katenig^o.
2481. Tro rapida faro estas nur baro.
2482. Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
2483. Tro rapida ric^ig^o diablon g^ojigas.
2484. Tro saltas la rato --- g^in kaptas la kato.
2485. Tro sata, tro bata.
2486. Trovig^as bonaj homoj en la mondo.
2487. Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
2488. Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.
2489. Turnig^adi kiel serpento.
2490. Tuso kaj amo ne estas kas^eblaj.
2491. Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
2492. Tute g^uste lau^ lia gusto.
2493. Tute libera, kiel birdo aera.
2494. Unua atesto estas la vesto.
2495. Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
2496. Unua pas^o iron direktas.
2497. Unua venis, unua prenis.
2498. Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'!
2499. Unueco donas fortecon.
2500. Unu fava s^afo tutan s^afaron infektas.
2501. Unu floras, alia ploras.
2502. Unufoje s^telinta restas c^iam s^telisto.
2503. Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
2504. Unu fojon s^telis pomon kaj perdis por c^iam honestan nomon.
2505. Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
2506. Unu guto plenigas la glason.
2507. Unu hako kverkon ne faligas.
2508. Unu hirundo printempon ne alportas.
2509. Unu kapo facile trovas apogon.
2510. Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
2511. Unu orienten, alia okcidenten.
2512. Unu ovo malbona tutan mang^on difektas.
2513. Unu pasero alian valoras.
2514. Unu sag^o estas bona, du estas pli bonaj.
2515. Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
2516. Unu sola guto la glason plenigas.
2517. Unu soldato militon ne faras.
2518. Unu vido tau^gas pli ol dek au^doj.
2519. Unu vundo alian kuracas.
2520. Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
2521. Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
2522. Urtikon frosto ne difektas.
2523. Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
2524. Uzu tempon estantan, antau^vidu estontan, memoru estintan.
2525. Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
2526. Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
2527. Vane vi tentas, mi ne konsentos.
2528. Vazo rompita longe sin tenas.
2529. Venas c^agreno sen granda peno.
2530. Venas kvazau^ vokita kaj petita.
2531. Venas profito --- venas merito.
2532. Venas proverbo el popola la cerbo.
2533. Venas prudento post la g^usta momento.
2534. Venas rido post minaco, kaj pacig^o post malpaco.
2535. Venis fino al mia latino.
2536. Venis mizero --- helpu min, frato; pasis mizero --- for, malamato.
2537. Venis tranc^ilo al la gorg^o.
2538. Venkas ne forto, venkas la sorto.
2539. Venkiton oni ne batas.
2540. Venos knabeto ankau^ kun peto.
2541. Venos s^telisto al la jug^isto.
2542. Venos tempo, venos konsilo.
2543. Vento al li ekflugis sub la hau^to.
2544. Vento sendita tondron reportos.
2545. Ventro malsata orelon ne havas.
2546. Vera kiel vorto de profeto.
2547. Vera opinio montrig^as en ebrio.
2548. Vergo doloras, sed sag^on ellaboras.
2549. Vero ne bezonas mediti nek spriti.
2550. Vers^i aeron al aero.
2551. Vespere g^uu lunon, sed ne serc^u la sunon.
2552. Vespero lacigas, mateno fres^igas.
2553. Vesto eluzita, sed pureco spirita.
2554. Vesto homon prezentas.
2555. Veturi sur sia paro da kruroj.
2556. Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
2557. Vi amas preni, amu redoni.
2558. Vian vivon g^uu, sed fremdan ne detruu.
2559. Vidas okulo, sed mano ne trafas.
2560. Vilag^ano kreditas, vilag^estro pruntas.
2561. Vilag^ano kreditas, vilag^estro prunteprenas.
2562. Vi min mang^igos, mi vin trinkigos.
2563. Vi ne kredas, ne au^skultu, sed min ne insultu.
2564. Vin ne tus^u la eraroj en fremdaj faroj.
2565. Vi povas ec^ haki lignon sur lia kapo.
2566. Virina lango buc^as sen sango.
2567. Virina ploro sen valoro.
2568. Virina rideto pli kaptas ol reto.
2569. Virino batas per lango --- aperas vundo plej sanga.
2570. Virino bonorda estas muta kaj surda.
2571. Virino elig^is, kales^o senpezig^is.
2572. Virino havas haron longan kaj sag^on mallongan.
2573. Virino kolera pli ol hundo dang^era.
2574. Virino scias --- tuta mondo scias.
2575. Virta virino straton ne konas.
2576. Vi sekrete vorton diros, g^i tra l' tuta mondo iros.
2577. Vi sekretos al edzino, s^i sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
2578. Vitro kaj felic^o ne estas fortikaj.
2579. Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
2580. Vi varmigos serpenton, g^i al vi enpikos la denton.
2581. Vivi de estontaj enspezoj.
2582. Vivi de s^parita kaso.
2583. Vivi emerite.
2584. Vivi en silko kaj veluro, en g^ojo kaj plezuro.
2585. Vivi iele --- trapele.
2586. Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
2587. Vivi kiel c^e la brusto de Dio.
2588. Vivi kiel kuko en butero.
2589. Vivi kun iu en fido kaj konfido.
2590. Vivi kun iu en intima amikeco.
2591. Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
2592. Vivi larg^e kaj lukse.
2593. Vivi lau^ postuloj de la g^ustaj kalkuloj.
2594. Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
2595. Vivi per sistemo de "el mano al bus^o".
2596. Vivi sate kaj glate.
2597. Vivis puninde, mortis ridinde.
2598. Vivo glate ne fluas, c^iam batas kaj skuas.
2599. Vivo modera estas vivo sendang^era.
2600. Vivon privatan kas^u la muroj.
2601. Vivon travivi estas art' malfacila.
2602. Vivo sen modero kondukas al mizero.
2603. Vivu mizere, sed vivu libere!
2604. Vivu, progresu, sed lerni ne c^esu.
2605. Vivu stomako lau^ stato de l' sako.
2606. Vizag^o agrabla kaj ungo diabla.
2607. Vizag^o de Katono, sed virto de fripono.
2608. Vizag^o sen kulpo, sed koro de vulpo.
2609. Vojon batitan herbo ne kovras.
2610. Volanta kruro ne lacig^as de kuro.
2611. Vole-nevole.
2612. Voli au^ ne voli neniu malpermesas.
2613. Volo kaj deziro leg^ojn ne konas.
2614. Volo kaj sento faras pli ol prudento.
2615. Volu-ne-volu --- elekto ne ekzistas.
2616. Volus kato fis^ojn, sed la akvon g^i timas.
2617. Vort' en g^usta momento faras pli ol arg^ento.
2618. Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
2619. Vorto donita estas kiel leg^o.
2620. Vortojn s^paru, agojn faru.
2621. Vortoj sakon ne plenigas.
2622. Vorto sona estas plej admona.
2623. Vulpo faras oferon --- atendu dang^eron.
2624. Vulpo mienon s^ang^as, sed plue kokidojn mang^as.
2625. Vundan lokon protektis, alian difektis.
2626. Vundo pasas, vorto restas.
2627. Vundo sekreta doloras plej multe.
2628. Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
2629. Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
2630. Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.